Sameoj

Sameoj
Sámit (nord-samea)
Saemieh (sud-samea)
Sáme (lule-samea kaj pite-samea)
Sämmiliih (anar-samea)
Säʹmmla (skolt-samea)
Са̄мь (kildin-samea)
Flago
Samea nacia flago
etnoIndiĝenaj popoloj
finn-ugroj
Suma populacio
~80,000
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Norvegio 37,890–60,000 [1]
 Svedio 14,600–36,000 [2]
 Finnlando 9,350 [3]
 Rusio 1,991 [4]
 Usono 480 (unua generacio)
945 (la unua kaj la dua)
[5]
 Ukrainio 136 (en 2001) [6]
Lingvo(j)
sameaj lingvoj (akala-samea, anar-samea, kildin-samea, kemi-samea, lule-samea, nord-samea, skolt-samea, pite-samea, ter-samea, sud-samea, ume-samea); norvega, sveda, suoma, rusa
Religio
Indiĝena ŝamanismo, kristanismo: luteranismo (interalie lestadianismo) kaj ortodoksismo
vdr
La loĝareo de la Sameoj

La Sameoj (nord-samee SápmiSápmelaš (sg.)[7]) estas la indiĝenaj loĝantoj de Norda Kaloto, troviĝantaj tie jam en prahistorio. Ili ankaŭ nomiĝas "laponoj", sed tiu vorto estas foje konsiderata malrespekta kaj evitinda. Hodiaŭ Sameoj ĉefe loĝas en Finnmark kaj Troms (Norvegio), Norrland (Svedio), Lappi (Finnlando) kaj Kola duoninsulo (Rusio). Ankaŭ loĝas kelkaj en Nordland kaj Trøndelag (Norvegio). Oni kalkulas ke ekzistas inter 50 mil kaj 100 mil Sameoj, kun plejofta kalkulo je 85 000 Sameoj, el tiuj ĉirkaŭ duono loĝanta en Norvegio. La due plej grandan Samean enloĝantaron havas Svedio, dum nur etaj grupoj ankoraŭ vivas en Finnlando kaj Rusio. La tutan areon parte enloĝatan de Sameoj oni kelkfoje nomas Sameio. Ĝi samgrandas kiel Svedio.

La Sameoj parolas sameajn lingvojn, kiuj estas finn-ugraj kaj parencaj al la finna.

Sven-Roald Nystø, Aili Keskitalo kaj Ole Henrik Magga. La dua, tria kaj unua prezidantoj de la Samea Parlamento en Norvegio.
Samea familio en Norvegio (1900)
  1. Focus on Sámi in Norway. Arkivita el la originalo je 9 March 2012.
  2. Samer (svede). Arkivita el la originalo je 11 September 2017. Alirita 15 September 2017.
  3. Eduskunta — Kirjallinen kysymys 20/2009. Arkivita el la originalo je 2 June 2014.
  4. Russian census of 2002. Arkivita el la originalo je 7 November 2017. Alirita 17 February 2010.
  5. Table 1. First, Second, and Total Responses to the Ancestry Question by Detailed Ancestry Code: 2000 (XLS) (22 January 2007). Arkivita el la originalo je 23 July 2017. Alirita 11 February 2016.
  6. National composition of population, 2001 census (ukraine). Arkivita el la originalo je 23 July 2020. Alirita 6 November 2012.
  7. Laŭ Hans-Hermann Bartens. (1989) Lehrbuch der saamische (lappischen) Sprache. Hamburg: Helmut Buske Verlag, p. 536. ISBN 3-87118-885-9., paĝo 497

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne