Scienco

Kaj la greka Aristotelo kaj la ĉina enciklopedio Guanzi samtempe, sed sendepende unu de la alia, rimarkis ke kelkaj marbestoj sentas lunciklon, kaj pli- aŭ malpli-grandiĝas laŭ la lunfazo. La aserto de Aristotelo aparte temis pri la mara erinaco, bildigita ĉi-supre. Tio estis unu el la plej fruaj ekzemploj de scienca malkovro.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la evoluo de paradigmoj en scienco kaj socio.

Scienco (el la latina vorto scientia, kun la signifo "sci-aro") estas agadosfero de la homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objektiva scio pri la realo. Scienco estas unu el formoj de la socia konscio. Ĝi inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, la sumon de la scioj kaj estas bazo de la nuntempa homara mondobildo.

Laŭ la unuaj difinoj (proponitaj, interalie, de Aristotelo), scienco estas la aro da scioj, kiujn eblas logike kaj racie pruvi. Jam en la klasika tempo oni taksis sciencon kiel parton de la homa scio forte ligita al filozofio; nur en la 17-a jarcento oni apartigis la nocion filozofio disde la tiam nomata "natura filozofio", kiun oni nomus, per hodiaŭa lingvo, "naturscienco". Laŭ la nuntempa lingvouzo, scienco estas ne nur la ĉi-supre priskribita sciaro, sed ankaŭ la maniero akiri ĝin.

Oni ofte traktas la nocion scienco kiel samsignifan al naturscienco; alivorte, ĝi priskribas fakojn kiuj studas la realan mondon. Tia difino kompreneble forigas puran matematikon el la aro de sciencoj.

Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en la 16-17-a jarcentoj. Dum sia historia evoluo, scienco iĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne