Signalo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunika signo. Por informoj pri similnoma aplikaĵo, vidu la artikolon Signal (aplikaĵo).
Signalo ĉe akvo: "Ĉi tie baniĝo danĝeras!"

Signalo (el la latina: signalis "destinita al", signum "signo") estas signo destinita por komunikigi malproksimen ordonon, averton, sciigon.

Kiel komunikilo signalo bezonas do sendanton kaj ricevanton. Sen teknikaj helpiloj funkcias la rekta homa komunikado, en kiu signaloj (ofte neparolaj) havas diversajn signifojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne