Signolingvo

Homoj uzantaj usonan signolingvon
Preservation of the Sign Language (1913)

Signolingvo[1]gestlingvo estas lingvo kiu uzas la manojn kaj mienojn por komuniki, anstataŭ sonoj. Signolingvo uzas diversajn manajn formojn, orientiĝojn kaj movojn, ne nur de la manoj sed ankaŭ de la brakoj kaj korpo, en kombino kun buŝaj formoj kaj vizaĝaj ŝanĝoj por permesi al la uzanto esprimiĝi. Signolingvoj evoluas kutime inter surduloj, sed ilin uzas ankaŭ interpretistoj, kaj la amikoj kaj familioj de surduloj, ne nur surduloj mem. Interpretistoj helpas komuniki surdulojn kaj aŭdantojn, kiuj ne scipovas la konkretan signolingvon. Ili povas interpreti kaj signolingvon en parollingvo, kaj parollingvon en signolingvo. Estas aliaj interpretistoj, kiuj helpas komuniki signumantojn, kiuj signumas malsamajn signolingvojn. Ili estas plej ofte mem surdaj.

Ekde 2018, la UN fiksis, ke la 23-a de septembro de ĉiu jaro estu festata la "Internacia Tago de la Signolingvoj"[2].

Lingvistoj agnoskis en la 1960-aj jaroj, ke ankaŭ signolingvoj estas lingvoj. Signolingvo havas ankaŭ ĝian fonologion, gramatikon kaj vortostokon. Lerni signolingvon estas same malfacila kiel lerni parolatan lingvon. Uzado helpas plibonigi ankaŭ tempon por reago kaj periferian vidon.[3]

Oni ofte erare opinias, ke ekzistas sole unu internacia signolingvo. Ofte ĉiu lando havas sian signolingvon pro historiaj motivoj, ekzemple, starigo de lernejoj por surduloj en diversaj epokoj, enkonduko de selektitaj signoj anstataŭ tuta ellaborita lingvo, la Majlanda kongreso, kiu malpermesis signumadon. Povas okazi, ke lando havas lokan signolingvon, specon de dialekto laŭ lernejoj de surduloj. Iuj landoj havas ne nur unu, sed pliajn signolingvojn, ekzemple Svislando, Hispanio, KanadoBarato. Foje du landoj povas dividi saman signolingvon, ekzemple en Usono kaj anglalingva Kanado estas uzata la usona signolingvo kaj en Niĝerio kaj Ĉadio oni signas samlingve. Lernantoj povas rekoni similecon inter la signoj de diversaj signolingvoj, kaj lingvistoj povas klarigi kontakton ekzemple inter Hungara, Austria kaj Germana signolingvo. Ili povas ankaŭ malkovri familiojn de signolingvoj.

Laŭ alia miskoncepto la signolingvoj estus pli malrapidaj ol parolataj lingvoj, ĉar la manaj movoj estas malrapidaj. Sed tiuj lingvoj esprimas plurajn informojn samtempe, do, estas erare taksi ilin pli malrapidaj, dum ili foje estas pli rapidaj. Ĝenerale oni devas strebi al evidenta formado de signoj. En tio gravas ne nur la movo de la manoj, sed ankaŭ la pozicio kaj la mimiko.

Estas kutimo, ke signumantoj formas parollingvajn vortojn per sia buŝo. Tion faras kaj surduloj kaj aŭdantoj. Oni devas fari tiun pli malrapide ol parolo, adaptiĝante al tempo de signoj. Oni devas ne tro artikuli, kaj ĝi devas esti nur akompana. Ne ĉiu sekvas tiun kutimon. Estas tiuj, kiuj ne konsentas, ĉar tio miksas du lingvojn. Kutime la vortordo de du lingvoj ne estas sama, do oni uzas lingvon kontraŭ ĝiaj reguloj. Estas tiuj, kiuj ne povas fari tion, ĉar ilia parol-eraro distordas ankaŭ mondbildon. Denaske mutaj homoj ne havas parol-sperton. Aŭtismuloj ofte ne povas uzi la du komunikajn kodojn samtempe. Ankaŭ surduloj mem ne ĉiam sekvas la kutimon. Kaj estas iuj, kiuj ne povas interligi signumadon sen mondbildoj.

Laŭ iuj teorioj unuaj lingvoj estis signolingvoj; sed ili ne klarigas, kiel la homo komencis paroli.

  1. Por diskuto pri preferindo de la vortoj aŭ signolingvogestlingvo vidu la diskutpaĝon de tiu-ĉi artikolo.
  2. (eo) Davide Astori, Signolingvo oficiale agnoskita por itallingvaj surduloj, Literatura Foiro, n-ro 313 (okt. 2021) p. 398.
  3. http://www.infobeteg.hu/Hirek/A-jelnyelven-beszelok-periferias-latasa-es-reakcioideje-is-jobb

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne