Sinmortigo

Jacques-Louis David, La morto de Sokrato, 1787.

Sinmortigo (ankaŭ: memmortigo) estas la ago mortigi sin (t.e. meti finon al sia vivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo. Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj. Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton. Tio utilas ĉefe por diskonigi la tialojn kaj por eviti eraran kulpigon de senkulpulo.

Sinmortigo estas ofte farita kiel rezulto de deprimo, kies kaŭzo ofte estas atribuata al psika malsano kiaj ekdeprimo, dupolusa obstrukco, skizofrenio, emocie malstabila personeca perturbo,[1] alkoholismo, aŭ droguzado.[2] Stresigaj faktoroj kiaj financaj malfacilaĵoj aŭ problemoj ĉe interpersonaj rilatoj ofte ludas gravan rolon. Klopodoj por eviti suicidon estas limigo de aliro al pafarmiloj, traktado de mensaj malsanoj kaj droga misuzado, kaj plibonigo de ekonomia situacio. Kvankam krizaj telefonejoj estas komunaj en multaj landoj, estas malmulta pruvaro pri ties efiko.

Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.

  1. (Junio 2002) “Chronic suicidality among patients with borderline personality disorder”, Psychiatric services (Washington, D.C.) 53 (6), p. 738–42. doi:10.1176/appi.ps.53.6.738. 
  2. Hawton K, van Heeringen K (aprilo 2009). “Suicide”, Lancet 373 (9672), p. 1372–81. doi:10.1016/S0140-6736(09)60372-X. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne