Agavoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sisalo (Agave sisalana)) | ||||||||||
Taxonomio | ||||||||||
|
Sisal (Agave sisalana Perrine) ankaŭ nomata sisal-agavo, estas unu el la ĉirkaŭ 136 agavo-specioj.
Ĝi devenas el la sekaj teritorioj de la meksika altebenaĵo kaj estis nomumita post havenurbo Sisal ĉe Golfo de Meksiko. La folioj povas longi 2 metrojn, la trunko altas maks. 1 metron. Sisalo povas vivi 12 jarojn kaj evoluigas en la lasta vivjaro grandegan, infloreskon kelkfoje altan de 6-metroj. La floroj grandas 6 cm kaj estas verdaj kun brune punktitaj florfolioj. Ĝi produktas ĉiujare 15-20 foliojn. La plimultiĝo okazas vegetative aŭ per infloreskaj burĝonoj.