SkyTeam

SkyTeam
emblemo
Flugkompania alianco Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de junio 2000 vd
Sidejo Amstelveen
Moto Caring more about you
Fondinto(j) AeroméxicoAir FranceKorean AirDelta Air Lines vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
SkyTeam
 

 
Fondojaro: 2000
Membraj kompanioj: vidu maldekstre
Aviadiloj sume: 2 151
Sidejo: Amsterdamo, Nederlando
Retejo: www.skyteam.com

La organizaĵo SkyTeam Airline Alliance (angle, en esperantlingva traduko "flugkompania alianco AerTeamo", kutime nur mallonge nomata SkyTeam) estas aviada alianco de nuntempe 13 flugkompanioj (stato aŭgusto 2010), fondita en 2000. Fondomembroj de la alianco estis la flugkompanioj Aeroméxico, Air France, Delta Air Lines kaj Korean Air. Kadre de la alianco SkyTeam laŭ la stato de oktobro 2009 ĉiutage okazas proksimume 13 100 pasaĝeraj flugoj, al sume 856 flughavenoj en 169 ŝtatoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 2 151 aviadilojn kaj proksimume 316 000 dungitojn. La organizaĵo sekve estas inter la tri tutmonde plej grandaj flugkompaniaj aliancoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne