Strato

Strato.
La Avenuo de la Elizeaj Kampoj.

Strato estas (malmoligita) vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo (PIV), sur kiu oni povas piediri aŭ veturi per diversaj veturiloj kaj kiu ne estas fervojo. Stratoj estas promenejoj kaj ankaŭ trafikareoj, do veturejoj (ankaŭ placoj). Piedirantoj iras sur flankaj trotuaroj, dum veturiloj iras sur centra(j) ŝoseo(j).

Laŭ Francisko Azorín strato estas Vojo dborderita de domoj en urbo, vilaĝo.[1] Li indikas etimologion el la latina strata (etendita). Kaj li aldonas la terminojn strateto kaj stratokruciĝo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 191.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne