Strekaj kanaoj

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Katakana.
Strekaj kanaoj

Tipo

silabaro
ISO 15924 Kana
silabaro
Dum 800 - nuntempe
vdr

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

La strekaj kanaoj (Katakana: カタカナ; Kanji: 片仮名; katakana “fragmentaj kanaoj”) estas unu el la tri japanlingvaj skribsistemoj, kune kun kanĝi kaj rondaj kanaoj (hiragana). Ili estas uzataj por transskribi la eksterlandajn vortojn, la proprajn nomojn, sciencajn nomojn de bestoj kaj plantoj, kaj la onomatopeojn. Oni povas ankaŭ uzi ilin por emfazi vortojn, kiujn oni normale skribas per kanĝi aŭ rondaj kanaoj (simile al kursiva en eŭropaj lingvoj).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne