Subfoso

La termino subfoso (latine subversio "renverso", "detruo") havas plurajn signifojn. Ĝenerale, la esprimo rilatas al procezoj, klopodoj aŭ reprezentadoj kiuj pridubas aŭ volas ŝanĝi ekzistantan socian ordon (aŭtoritatoj, sociaj alligitecoj kaj hierarkioj, ekspluatado de grupoj, koncentriĝoj de potenco ktp.). La esperanta termino uzas la metaforan bildon, ke fundamenton de konstruaĵo oni povas bone malstabiligi, fosante sub ĝi kaj forprenante teron, sablon aŭ ŝtonojn de sub ĝi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne