Tekvondo

Tekvondo
speco de sporto
luktoartoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Taekwondo lukto dum ĉampiono

Tekvondo (koree 태권도 aŭ 跆拳道; latinige taegwondo) estas korea luktosporto kaj batalsporto moderna kreita de la Generalo Choi Hong Hi en 1955. Ĝi karakteriziĝas pro siaj batoj kapaltaj, saltaj kaj turnaj batoj kaj rapidaj bataj teknikoj. En la korea lingvo, Tae (跆) signifas "piedbati", Gwon (拳) signifas "manbati", kaj Do (道) signifas "vojo aŭ arto". Do tekvondo estas "la arto de la mano kaj piedo".

Ekzistas du tipoj, la stilo subtenita de WT (Monda Tekvondo, angle "World Taekwondo"), rekonita kiel olipia sporto, kaj la stilo subtenita de ITF (Internacia Tekwondo-Federacio, angle "International Taekwondo Federation"), kiu disvolviĝas siaj propraj konkursoj kaj estas tiu originale kreita de la Generalo Choi.

Inter luktosportoj kaj batalsportoj, tekvondo elstaras pro siaj diversaj kaj mirindaj piedbataj teknikoj, kaj nun ĝi estas unu el la batalsportoj pli konitaj, kaj tiu plej populara de la mondo. Ĝi estas bazita en taekjeono korea kaj karateo japana.

Kiel aliaj luktosportoj, ĉe tekvondo, niveloj estas prezentigitaj per kolorzonoj. Signifoj de ĉi tiuj estas bazitaj de cikloj naturaj. Ili spegulas procezon daŭran de maturiĝo emocia, kadre de respekto, konstanteco kaj disciplino.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne