Teono de Aleksandrio (ĉ. 335 - ĉirkaŭ 405) estis greka matematikisto kaj astronomo.
Li setlis en la egipta urbo Aleksandrio, kie li verkis ampleksan komentarion de la Almagesto de Ptolemeo kaj de iu Katoptriko, kiu estis bazita sur verkoj de Arkimedo kaj de Herono de Aleksandrio. Oni atribuis al li ankaŭ la refandiĝon de la Teorioj de la Elementoj kaj de la Optiko de Eŭklido.[1]