Tiberio

Tiberio Julio Cezaro
Romia imperiestro
Regado de la 18-a de oktobro de 14 – ĝis sia morto
Antaŭulo Cezaro Aŭgusto
Sekvanto Kaligulo
Persona informo
Tiberius Claudius Nero
Tiberius Iulius Caesar
Naskonomo Tiberio Klaŭdio Nerono
Naskiĝo la 16an de novembro de 42 a. K
en Romo, Ĉefurbo de la Romia Imperio, Italio
Morto la 16an de marto de 37 p. K
(65 jaroj)
en Miseno, Italio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Julia-Klaŭdia
Patro Tiberio Klaŭdio Nerono
Patrino Livia Drusila
Gefratoj Nero Claudius Drusus Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Vipsania Agripina,
Julia, filino de Aŭgusto
Infanoj Druso la Juna
Profesio
Okupo militisto
politikisto
soldato Redakti la valoron en Wikidata vd
Romia Imperiestro
Dum de la 18a de oktobro de 14la 16an de marto de 37
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiberio Julio Cezaro Aŭgusto, denaske nomita Tiberio Klaŭdio Nerono (en la Latina lingvo; Tiberius Claudius Nero; naskiĝis la 16an de novembro de la jaro 42 a. K kaj mortis la 16an de marto de la jaro 37 p. K.
Li estis romia imperiestro el la Juli-Klaŭdia dinastio kiu regis ekde la 18a de septembro de la jaro 14 ĝis sia morto, la 16-a de marto de la jaro 37. Li estis la dua romia imperiestro post la morto de Cezaro Aŭgusto. Li estis filo de Tiberio Klaŭdio Nerono kaj Livia Drusila.
Li eniris en la imperiestran familion kiam lia patrino eksedziniĝis el lia patro kaj edziniĝis al Oktavio Aŭgusto (39 a. K.). Dum sia junaĝo, Tiberio distingiĝis pro sia kapablo gvidante militistajn kampanjojn laŭlonge de la norda limo de la imperio kaj en Ilirio, ofte kun sia frato Druso, kiu mortis en Germanio.
Lia unua edziĝo estis kun Vipsania Agripina, filino de Marko Vipsanio Agripo, la ĉefa generalo de Aŭgusto, kaj el tiu geedziĝo naskiĝis Druso la Juna. Poste, laŭ ordono de Aŭgusto, li eksedziĝis el Vipsania por edziĝi al Julia, la filino de la imperiestro.
Tre malplaĉis al Tiberio la evoluo de la romia politika sistemo subgvide de lia bopatro Aŭgusto kaj la rolo kiun li mem estis destinita ludi en tiu procezo. Tial li volis ne plu partopreni en la afero kaj tiucele li ekziliĝis el Romo kaj restis en Rodiso dum ok jaroj studante.
Sed post la morto de la plejaĝaj nepoj de Aŭgusto kaj verŝajnaj heredontoj de la imperio kaj la ekziligo de la tria nepo, la imperiestro devis kalkuli kun Tiberio por siaj planoj kaj ĉi tiu devis reveni al Romo. En la jaro 4  a. K Tiberio estis adoptita de Aŭgusto kiu igis lin, fakte, sian sukcedonton. Sekve Tiberio devis komandi pluajn militistajn ekspediciojn al Ilirio kaj Germanio por ripari la katastrofajn sekvojn de la batalo de la arbaro de Teutoburgo.
En la jaro 13 la politikaj titoloj kaj povoj de Aŭgusto kaj Tiberio estis pluvalidigitaj por kromaj dek jaroj. Tamen Oktavio Aŭgusto mortis post iomete da tempo, la 19an de augusto de la jaro 14 restante Tiberio kiel heradanto, kaj sekve ĉiuj povoj ligitaj al la imperiestreco estis transigitaj al li, kaj de tiam lia oficiala nomo estis: Tiberio Cezaro Aŭgusto Julio.
Kiel imperiestro li entreprenis gravajn reformojn en la ekonomio kaj la politiko de la imperio, li metis finon al la militista ekspansio de la imperio kaj preferis certigi ĉi ties limojn. Helpis lin en tiu tasko lia filo Druso la Juna kaj lia nevo Germaniko. Ambaŭ ili devis sufoki la ribelojn de la legioj en Germanio kaj aliaj lokoj post la morto de Aŭgusto. Post la morto de tiuj junaj princoj Tiberio promociis la politikan karieron de la pretorgvardia prefekto Lucio Elio Sejano. Forlasinte Romon, Tiberio instaliĝis en Kapri-insulo lasante la administradon en la manojn de siaj du pretorgvardiaj prefektoj Lucio Elio Sejano kaj Nevio Sutorio Macro.
Post la morto de la plejaĝaj filoj de Germaniko, Tiberio adoptis la plej junan Gaius Caesar Germanicus (Kaligulo) por sukcedi lin kiel imperiestro. Post la subpremado de la konspiro de Sejano, Tiberio ne plu revenis al Romo, kie oni tre malaprezis lin. Lia morto okazis en la jaro 37. Kaligulo, filo de Germaniko kaj Agripina la Unua, sukcedis lin.
Tiberio estis taksita kiel mizantropa, suspektema kaj obskura reganto, kiu vere neniam volis esti imperiestro; Plinio la Maljuna nomis li «tristissimus hominum», t. e. «la plej trista el la homoj». (Naturalis Historiæ). Kvankam li estis mallaŭde kritikita de la antikvaj historiistoj kiel Tacito kaj Suetonio, la moderna historiografio konsideras lin iun lertan kaj kapablan politikiston.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne