Tim Berners-Lee

Tim Berners-Lee
Persona informo
Tim Berners-Lee
Naskonomo Timothy John Berners-Lee
Naskiĝo 8-an de junio 1955 (1955-06-08) (69-jaraĝa)
en Londono
Religio Unitaria Universalismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Konkordo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝina Kolegio - fiziko (1973–1976)
Emanuel School (en) Traduki (1969–1973) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Conway Berners-Lee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Lee Woods Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Mike Berners-Lee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komputosciencisto
retprogramisto
inĝeniero
universitata instruisto
fizikisto
programisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Informa teknologio kaj komputiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en CERN vd
Verkado
Verkoj TTT ❦
TTT-servilo ❦
WorldWideWeb ❦
Hiperteksto-Transiga Protokolo ❦
HTML ❦
Semantika Tut-Tera Teksaĵo ❦
Design Issues for the World Wide Web vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Timothy John "Tim" BERNERS-LEE, konata ankaŭ kiel TimBL (naskiĝis la 8-an de junio 1955)[1] estas angla informadikisto kaj la iniciatinto de la Tut-Tera Teksaĵo. En Marto 1989,[2] Berners-Lee proponis projekton al sia dunganto CERN, bazitan sur la koncepto de Hiperteksto, por faciligi la disdividon kaj la ĝisdatigon de informoj inter esploristoj nome inter kliento kaj servilo pere de Interreto iom ĉirkaŭ mezo de Novembro tiun saman jaron.[3][4][5][6][7] Tiele li konstruis la sistemon kiu fariĝis la fundamento de la TTT.

Li nun estras la W3C kiu superrigardas ĝian daŭran disvolviĝon. Li estas ankaŭ la fondinto de la TTT-Fondaĵo, kaj estas veterana esploristo kaj tenanto de fondinta sidloko ĉe la esplora laboratorio MIT Computer Science and Artificial Intelligence Laboratory (CSAIL).[8] Li estas direktoro de la Web Science Research Initiative (WSRI),[9] kaj membro de la konsilantaro de la MIT Center for Collective Intelligence.[10][11] En 2011, li estis nomumita kiel membro de la stabanaro de trustoj de Ford Fondaĵo.[12]

En 2004, Berners-Lee estis kavalirigita fare de la reĝino Elizabeto pro sia pionira laboro.[13][14] En Aprilo 2009, li estis elektita eksterlanda asociano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.[15][16] Li estis honorigita kiel "Inventanto de la ttt-ejo" dum la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012, en kiu li aperis persone, laborante per ekstermoda NeXT Computer ĉe la Olimpika Stadiono de Londono.[17] Li tŭitis "This is for everyone" (tio estas por ĉiu),[18] kio tuj estis literumita per lampetoj LKE ligitaj al la sidlokoj de la 80,000 personoj de la publiko.[17]

  1. BERNERS-LEE, Sir Timothy (John). Who's Who 2015 (reta Oxford University Press eld.). A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc. (subskribo postulita)
  2. "info.cern.ch – Tim Berners-Lee's proposal". Info.cern.ch. Konsultita la 21an de Decembro 2011.
  3. Propra referenco de Tim Berners Lee. Preciza dato estas nekonata.
  4. Berners-Lee, Tim. (1999) Weaving the Web: The Original Design and Ultimate Destiny of the World Wide Web by its inventor. Britain: Orion Business. ISBN 0-7528-2090-7.
  5. (2010) “Long Live the Web”, Scientific American 303 (6), p. 80–85. doi:10.1038/scientificamerican1210-80. 
  6. (2008) “Web science emerges”, Scientific American 299 (4), p. 76–81. doi:10.1038/scientificamerican1008-76. 
  7. (2006) “Computer Science: Enhanced: Creating a Science of the Web”, Science 313 (5788), p. 769–771. doi:10.1126/science.1126902. 
  8. Draper Prize. Massachusetts Institute of Technology. Alirita 25a de Majo 2008.
  9. People. The Web Science Research Initiative. Arkivita el la originalo je 28a de Junio 2008. Alirita 17a de Januaro 2011. Arkivigite je 2008-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-28. Alirita 2016-05-21.
  10. MIT Center for Collective Intelligence (homepage). Cci.mit.edu. Alirita 15a de Aŭgusto 2010.
  11. MIT Center for Collective Intelligence (people). Cci.mit.edu. Alirita 15a de Aŭgusto 2010.
  12. "Tim Berners-Lee and Martin Eakes Join Ford Foundation Board", Ford Foundation, 29a de Septembro 2011.
  13. "Web's inventor gets a knighthood", BBC News, 31a de Decembro 2003. Kontrolita 10a de Novembro 2015.
  14. "Creator of the web turns knight", BBC News, 16a de Julio 2004. Kontrolita 10a de Novembro 2015.
  15. Timothy Berners-Lee Elected to National Academy of Sciences. Dr. Dobb's Journal. Alirita 9a de Junio 2009.
  16. 72 New Members Chosen By Academy, United States National Academy of Sciences, [1] alirita la 17an de Januaro 2011, de 28a de Aprilo 2009.
  17. 17,0 17,1 Friar, Karen, "Sir Tim Berners-Lee stars in Olympics opening ceremony", 28a de Julio 2012. Kontrolita 28a de Julio 2012.
  18. Berners-Lee, Tim (27a de Julio 2012). This is for everyone. Twitter. Alirita 28a de Julio 2012.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne