Traduko

Tiu ĉi artikolo temas pri la ago de tradukado. Pri la eŭropa tradukista reto "Traduki" vidu apartan artikolon, pri samnoma pritraduka komputila programo ankaŭ artikoleton.
Bildo de la Rozeta ŝtono, en alta kontrasto, legebla formato

Tradukotradukado estas transigo de teksto el unu lingvo al alia, por konigi la tekston al homoj, kiuj ne scias la lingvon de la originalo. Alia vortumo kio estas traduko tekstas jene : 'la komunikado de la senco de fontlingva teksto per ekvivalenta cellingva teksto'[1]. La komitato de la Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT) deklaris difini "Tradukon" kiel "disvastigo de kultura heredaĵo en ŝanĝiĝanta epoko" kiel la temon por la Internacia Traduka Tago en 2018, cele al reciproka respekto en la ŝanĝiĝanta mondo kaj diskonigo de la "Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj" de UN en 2019.

Dum interpretado sendube antaŭdatiĝas al skribado, traduko komenciĝis nur post la apero de skriba literaturo; ekzistas partaj tradukoj de la sumera Epopeo pri Gilgameŝ (ĉ. 2000 a.K.) en sudokcidentaziaj lingvoj de la dua jarmilo a.K.[2]

Tradukistoj ĉiam riskas malkonvene forperdi aspektojn de fonta idiomaĵo kaj uzokutimojn en la cellingvan tradukon. Aliflanke, forperdaj transiroj importis utilajn paŭsaĵojn kaj pruntvortojn kiuj riĉigis la cellingvojn. Efektive, tradukistoj helpis sufiĉe formi la lingvojn en kiuj ili tradukiĝis.[3]

Pro la postuloj de komerca dokumentaro sekva al la Industria revolucio kiu komenciĝis en la mezo de la 18-a jarcento, iuj tradukoj specialaj fariĝis formaligitaj, kun diligentaj lernejoj kaj profesiaj unuiĝoj.[4]

Ĉar tradukado postulas longan tempon, ekde la 1940-aj jaroj inĝenieroj penis aŭtomatigi tradukadon (maŝintradukado) aŭ meĥanike helpi la homan tradukiston (komputilizita tradukado).[5] La populariĝo de la Interreto kreskigis tutmondan merkaton por tradukaj servoj kaj faciligis lingvolokalizon.[6]

Tradukoscienco studas interkonsenton kun la sistema studo de la teorio, la priskribo kaj la apliko de tradukado[7].

  1. The Oxford Companion to the English Language, Namit Bhatia, eld., 1992, pp. 1,051–54.
  2. J.M. Cohen, "Translation", Encyclopedia Americana, 1986, vol. 27, p. 12.
  3. Christopher Kasparek, "The Translator's Endless Toil", The Polish Review, vol. XXVIII, no. 2, 1983, pp. 84-87.
  4. Andrew Wilson, Translators on Translating: Inside the Invisible Art, Vancouver, CCSP Press, 2009.
  5. W.J. Hutchins, Early Years in Machine Translation: Memoirs and Biographies of Pioneers, Amsterdam, John Benjamins, 2000.
  6. M. Snell-Hornby, The Turns of Translation Studies: New Paradigms or Shifting Viewpoints?, Philadelphia, John Benjamins, 2006, p. 133.
  7. (angla) A common languagerompita ligilo] (komuna lingvo), Qatar Foundation, la 7-an de julio 2016, alirite la 8-an de decembro 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne