Transkultura disvastigo

Mapo laŭ iu el la hipotezoj pri kultura disvastigo. Tiu ĉi estas el Egipto fare de Grafton Elliot Smith (1929).

En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distinga el la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Ekzemploj de tia disvastigo estas la etendo de militĉaro kaj de ferfandado en antikveco, kaj la uzado de aŭtoj kaj de okcidentaj negoc-kompletoj en la 20a jarcento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne