Transskribo de McCune-Reischauer

Korea alfabeto 매큔-라이샤워 표기법
Norma transskribo
(ekde 2000)
maekyun-raisyawo pyogibeop
McCune-Reischauer
(1984-2000)
maek'yun-raisyawo p'yogipŏp
vdr

La transskribo de McCune-Reischauer estas kune kun la nuna transskribo kaj la Yale-transskribo la grupo de tri plej ofte uzataj transskribaj metodoj de la korea alfabeto al la latina alfabeto. La eduka ministerio de Sud-Koreio en 1988 deklaris iomete adaptitan version de la sistemo McCune-Reischauer oficiala latinliterita transskribo de la korea. En la jaro 2000 la kultura kaj turisma ministerio deklaris la nunan transskribon oficiala latinliterita transskribo de la korea: Ĝi same baziĝas je la sistemo McCune-Reischauer, nun amplekse uziĝas en oficialaj dokumentoj kaj sur strataj indikiloj, je granda parto ankaŭ en novaj neŝtataj eldonaĵoj, sed en privata vivo estas ignorata de la koreoj same kiel antaŭe la McCune-Reischauer-transskribo. Plia variaĵo de la sistemo McCune-Reischauer en Nord-Koreio restas la tiea oficiala latinliterita transskribo de la korea. La respektivaj oficialaj ISO-transskriboj de Nord- kaj Sud-Koreio apenaŭ havas praktikan signifon.

La sistemo McCune-Reischauer kreiĝis en 1937 de la du usonanoj George M. McCune kaj Edwin O. Reischauer. Ili rezignis pri tre detala transliterigo de la karaktroj de la korea alfabeto hangeŭlo, kaj pli orientiĝis je tio ke anglalingvaj legantoj povu fonetike ĝuste prononci koreajn vortojn. Laŭ tiu orientiĝo je la angla lingvo, la karaktrokombino "ch" reprezentas la esperantan literon "ĉ", la karaktro "y" la esperantan literon "j", kaj la karaktro "w" la esperantan literon "ŭ" - tion gravas konscii, ĉar la karaktro "ŭ" ankaŭ uziĝas en la transliteriga sistemo McCune-Reischauer, kiel klarigas la sekva ĉapitro:


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne