Uzbeka lingvo

Uzbeka lingvo
Oʻzbek tili / Ўзбек тили / ئۇزبېك تیلى
natura lingvomakrolingvomoderna lingvo
Western Karluk • tjurka lingvaro
Parolata en Uzbekio, Kirgizio, Afganio, Kazaĥio, Turkmenio, Taĝikio, Rusio kaj aliaj landoj
Parolantoj 27 000 000
Skribo latina alfabeto, cirila alfabeto, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurkaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Uzbekio[1]

Afganio (loka)[2]

Reguligita de Instituto de lingvo kaj literaturo je nomo de Aliŝer Navoi
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 uz
  ISO 639-2 uz
  ISO 639-3 uzb
  SIL UZB
  Glottolog uzbe1247
Angla nomo Uzbek
Franca nomo ouzbek
Vikipedio
vdr

La uzbeka lingvo (uzbeke O‘zbek tili (latine), Ўзбек тили (cirile), ئۇزبېك تیلى (per araba alfabeto)) estas tjurka lingvo, nacia lingvo de uzbekoj. Ĝi estas parolata precipe en Uzbekio, Kirgizio, Kazaĥio, Afganio, Rusio, kelkaj aliaj landoj de Azio; ĝi estas 28-a en mondo laŭ parolantaro (pli ol 12,5 mln parolantoj). Ĝi estas sola tutŝtate oficiala lingvo de Uzbekio.

Pro diverseco de uzbekaj dialektoj la lingvon oni konsideras apartenanta samtempe al kelkaj branĉoj de tjurka lingvaro: al oguzaj lingvoj, al Karlukaj lingvoj, al Kipĉakaj lingvoj. Nuntempa literatura normo de uzbeka lingvo estas bazata sur dialektoj de Fergana valo. Al ĝia fonetiko, leksiko kaj gramatiko forte influis persa lingvo kaj per tio ankaŭ araba. Dum 20-a jarcento uzbeka lingvo trafis fortan influon de rusa lingvo. Grava eco de uzbeka lingvo estas neesto de vokala harmonio tre tipa por aliaj tjurkaj lingvoj; pro tio afiksoj en uzbeka morfologio havas nur unu varianton: ekzemple -lar- por la sufikso de pluralo (komparu kun paro -lar-/-ler- en turka lingvo).

Por uzbeka lingvo estas uzata latina skribsistemo akceptita en Uzbekio en 1990-aj jaroj anstataŭ estinta cirila; sed en multaj aliaj landoj kaj parte en Uzbekio oni ĝis nun uzas malnovan cirilan alfabeton.

Plej proksimaj lingvoj al uzbeka estas ujgura kaj formortanta ilitjurka.

  1. La sola tutŝtata oficiala lingvo (laŭ la konstitucio de Uzbekio, artikolo 4)
  2. Loka lingvo por afganiaj subŝtatoj en kiuj ĝin uzas pli multo da loĝantaro (laŭ Konstitucio de Afganio, artikolo 4)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne