Vadbirdo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vadbirdo
Calidris pusilla
Calidris pusilla
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vadbirdoj estas membroj de la ordo de ĥaradrioformaj, ne inkludante la pli marajn retopiedajn marbirdoj, tio estas, la grupoj de rabmevoj (Sterkorariedoj), mevoj (Laredoj), ŝternoj (Sternidae), (Rhynchopidae) kaj aŭkedoj (Alcidae). Ankaŭ la glareoloj (Glareolidae) kaj la (Dromadidae), kiuj ŝajnas pli similaj al vadbirdoj estas vere pli rilataj al marbirdoj.

Tio kalkuligas ĉirkaŭ 210 speciojn, plej parte ol kiuj estas rilataj kun humidaj aŭ marbordaj medioj. Multaj specioj de arktaj kaj mezvarmaj regionoj estas ĉefe migrantaj, sed tropikaj birdoj estas ofte loĝantaj aŭ moviĝas nur laŭ ŝanĝo de pluvtempo. Kelkaj de la arktaj specioj, kiel la Malgranda kalidro estas inter la plej longdistancaj migrantoj, ĉar ili vintras en suda hemisfero.

La plej granda parto de tiuj specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ planko, ofte nomitaj vadfaŭno. Pro tio en multaj lingvoj ili estas nomitaj kotoloĝantaj. Bekoj de malsimilaj longecoj permesas diversajn speciojn manĝi en sama medio, ĉefe en la marbordo sen ekzistado de konkurenco pro la sama manĝaĵo. Multaj vadbirdoj havas sensitivajn nervofinaĵojn ĉe la fino de siaj bekoj kiuj permesas ilin lokigi siajn kaŝitajn predojn en koto aŭ milda planko kiel sablo. Kelkaj grandaj specioj, ĉefe tiuj adaptitaj al pli sekaj medioj manĝas pli grandajn predojn inkludante insektojn kaj etajn reptiliojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne