Valo

Kalĉakiaj Valoj, Argentino
U-forma valo en Glacier National Park, Montano

Valo estas malaltiĝo en tereno kompare de ĝia ĉirkaŭaĵo, kutime ĉirkaŭata de montoj kaj montetoj. ekzemple ebenaĵeto inter montoj.

Ekzistas valoj de diversaj tipoj: V-valo, fosita de rivero; U-valo, fosita de glaciaro. Pendanta valo estas flanka valo, kiu pli alte kuŝas ol alia, ĉefa valo, kiu fositis de pli forta fluo - ĉu akva, ĉu glacia. Kiam valo troviĝas sub akvo sed ĉirkaŭatas de supermaraĵo, ĝi nomiĝas "fjordo".

Solidaj planedoj kaj lunoj ankaŭ havas surfacajn propraĵojn kiel valoj, malgraŭ ke akvo ne fluas sur liaj surfacoj kaj oni ne scias pri tektonika aktiveco. Ĉi tiuj valoj kutime estas fendaj valoj, aŭ ili apartenas al du kategorioj da valoj, kiuj laŭ la kondiĉoj ĉe la tero malhavas longe pro la aluvia surfaco drivanta per la ventoj kaj pluvoj:

  1. Ĉeno de alfrapaj krateroj (krateroj formitaj de meteorita frapo sur solida la surfaco);
  2. Lafrivero aŭ post la kuntiriĝo de malvarmetigita lafrivero

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne