Varsovia Traktato

Varsovia Traktato
emblemo
internacia organizaĵo
milita alianco Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de majo 1955 vd
Fino 1-a de julio 1991 vd
Sidejo Moskvo
Moto Unio de paco kaj socialismo
• Союз мира и социализма
• Съюз на мира и социализма
• Unie míru a socialismu
• Union des Friedens und Sozialismus
• Béke és Szocializmus Uniója
• Unia Pokoju i Socjalizmu
• Uniunea Păcii și Socialismului
Lingvoj

rusa, bulgara, ĉeĥoslovaka, germana, hungara, pola kaj rumana

vdr
Blazono de la Varsovia pakto; La surskribo sur la simbolo (supre): La Pac-Alianco kaj Socialismo; Fundo: la Varsovia Interkonsento

La Varsovia Traktato (oficiala nomo: Traktato pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj - kiel satelitaj ŝtatoj - al Sovetunio. La traktaton proponis Nikita Ĥruŝĉov. La teksto estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pola Popola Respubliko. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la trupoj de la Ruĝa Armeo en Orienta Eŭropo (post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetia armeo rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario).

La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥoslovakio.

La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Pakto (ruĝa) dum evoluo ekde 1949 ĝis 1982

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne