Vatikano

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vatikano (apartigilo)
Vatikano

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Inno e Marcia Pontificale
suverena ŝtato
religious complex (en) Traduki
lando
institucia komplekso
urba areo
turisma celloko
Mediteranea lando
lando sen maraliro
vidindaĵo
urboŝtato
enklavo
confessional state (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo sen valoro
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo, franca lingvo, latina lingvo
Uzata(j) lingvo(j) itala lingvo, latina lingvo
Loĝantaro 764 (26-a de junio 2023)
Horzono Mezeŭropa tempo
Interreta domajno .va
Landokodo VAT
Telefona kodo +39
Plej alta punkto Vatikana Monteto
Plej malalta punkto Placo Sankta Petro
Politiko
Politika sistemo teokratio
Ŝtatestro Francisko
Ĉefministro Fernando Vérgez Alzaga
Ekonomio
Valuto eŭro
vdr

VatikanurboVatikano (itale Città del Vaticano; latine Status Civitatis Vaticanæ) estas enfermmita lando, politika unuo, urboŝtato, mikroŝtato kaj enklavo ene de la teritorio de la itala ĉefurbo Romo,[1][2] kaj estas la centro de la katolika eklezio. Ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo, kaj laŭ areo kaj laŭ loĝantaro.[3] Aldone al la ĉeftero, al Vatikano apartenas tri temploj, palacoj kaj vilaoj sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj. Kulturaj kaj religiaj heredaĵoj estas interalie la placo Sankta Petro, la Baziliko Sankta Petro, la Siksta Kapelo, la Vatikana Palaco, la Vatikana Biblioteko, la Vatikanaj muzeoj, la palacoj de Sankta Petro, de Sankta Karlo, kaj la Belvedero. Ili enhavas kelkajn el la plej famaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. La unika ekonomio de Vatikanurbo estas subtenita finance de la historiaj trezoroj, donacoj el la eklezianoj, vendado de poŝtmarkoj kaj suveniroj, de enirbiletoj por la muzeoj, kaj de publikaĵoj. Vatikanurbo ne havas impostojn, ĝiaj varoj estas senimpostaj kaj ĝi ĝuas favorajn interkonsentojn kun Italio kaj kun la Eŭropa Unio; ĝi rajtas eldoni monerojn de eŭro, tre ŝatataj de kolektantoj, sed ne monbiletojn.

En Vatikano, parto de Romo, estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, artaĵojn de Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, nomitan la Papa ŝtato. Tiu antaŭulo de Vatikanurbo estis multe pli granda.

En la 1-a jarcento estis monteto Vatikano ĉe la rando de Romo, nome la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro laŭ la kristana tradicio. La granda preĝejo de Sankta Petro nun tie staras. La Sankta Seĝo datas el la epoko de prakristanismo kaj ĝi estas la ĉefa episkopa sidejo de la Katolika Eklezio, kiu havis proksimume 1 329 mil milionojn da baptitaj katolikoj tra la tuta mondo en 2018 en la Latina eklezio kaj en 23 orientkatolikaj eklezioj.[4]

La ŝtato Vatikano sendependiĝis el Italio en 1929 pere de la Lateranaj Traktatoj, inter la Sankta Seĝo kaj Italio, kiu mencias ĝin kiel nova kreitaĵo[5] kaj ne kiel restaĵo de la multe pli grandaj Papa Ŝtato (756–1870), kiuj iam enhavis multon de Centra Italio. Ĝi estas nun aparta teritorio kun "plena posedo, ekskluziva dominado, kaj suverenaj aŭtoritato kaj jurisdikcio" de la Sankta Seĝo, siavice suverena ento laŭ la internacia juro, kiu retenas la eksterreligiajn kaj administraciajn povojn kaj la diplomatian, kaj spiritan sendependecon.[6]

Kiel regata de la Sankta Seĝo, Vatikano estas eklezia, pastro-monarkia ŝtato regata de la Papo kiu estas, krom ŝtatestro, episkopo de Romo kaj estro de la Katolika Eklezio.[7][8] La plej altaj ŝtataj funkciuloj estas ĉiuj katolikaj pastroj de variaj devenoj. Post la Papado en Avinjono (1309–1377) la papoj ĉefe loĝis en la Vatikana Palaco ene de tio kio estas nun Vatikanurbo, kvankam foje ili loĝis anstataŭe en la Kvirinala palaco en Romo aŭ aliloke. Vatikano estas ankaŭ metonimio por la Sankta Seĝo.

Laŭ Francisko Azorín Vatikano estas Nomo de unu el la sep montetoj de Romo kaj de la luksa, arta restadejo de ĝiaj papoj.[9] Li indikas etimologion el Vaticanus, propra nomo de roma monteto. Kaj li aldonas la terminon Vatikanurbo.[10]

Stéphane Schmutz se prendt pour Palmer Joss:

"Rien ne se perdt, tout se transforme."

Amen

Spiritualité moderne

  1. "Vatican City". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2015. Alirita la 18an de Majo 2021.
  2. "Vatican country profile". BBC News. 2018. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto 2018. Alirita la 24an de Aŭgusto 2018.
  3. "Europe :: Holy See (Vatican City) — The World Factbook - Central Intelligence Agency". www.cia.gov. 22a de Septembro 2021. Arkivita el la originalo la 26an de Januaro 2022. Alirita la 25an de Januaro 2021.
  4. "Catholics increasing worldwide, reaching 1.329 billion". AsiaNews. 26a de Marto 2020. Arkivita el la originalo la 14an de Aprilo 2021. Alirita la 9an de Marto 2021.
  5. "Preamble of the Lateran Treaty" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) la 10an de Oktobro 2017. Alirita la 21an de Julio 2014.
  6. "Text of the Lateran Treaty of 1929". Arkivita el la originalo la 25an de Februaro 2021. Alirita la 3an de Aŭgusto 2020.
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj cia; $2
  8. "Vatican City". Catholic-Pages.com. Arkivita el la originalo la 22an de Marto 2019. Alirita la 12an de Aŭgusto 2013.
  9. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.
  10. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne