Veneno

Kranio kun krucigitaj ostoj estas tradicia simbolo por venena substanco. Oni uzas ĝin kiel etikedon sur pakumoj.
Uzo de la signo en internacia konata emblemo
Amanita phalloides 1.JPG
Faluseca amanito (Amanita phalloides)
Rano Ranitomeya reticulata el familio Dendrobatedoj estas tre venena

Veneno estas minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco, aŭ miksaĵo de substancoj, kapabla modifi, difekti kaj eĉ mortigi vivantajn ĉelojn, histojn, organojn, aŭ entute vivulojn.

En biologio, ĉasveneno estas likvo sekreciata de iuj bestoj per speciala glanda aparato, inokulata per piko aŭ mordo kaj havanta tiujn samajn efikojn.

La sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo) povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.

Venenigo, veneniĝo, toksado, toksiĝo aŭ toksigo estas procezo kiu konsistas en volonta aŭ nevolanta ekspono, engluto, injekto aŭ enspiro de toksa substanco se tiu estas de kemia kompono, ĉar se temas pri natura komponaĵo, tio estas nomata troa engluto; kaj tio validas por ajna substanco ĉu natura, kemia, procezita aŭ kreita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne