Vintro

Vintro ĉe la Bavariaj Alpoj
Animado de ŝanĝoj de neĝa kovrilo en la paso de la jaro.

La vintro estas la plej malvarma el la kvar sezonoj. Kalendare komenciĝas astronomia vintro kun la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de junio sur la suda hemisfero) kaj finiĝas kun la printempa ekvinokso (la 21-a de marto sur la norda hemisfero kaj la 21-a de septembro sur la suda). En multaj partoj de la mondo, oni ligas vintron al neĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne