Vojo

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vojo (libro)
Montara vojo kun turniĝoj en la francaj Alpoj
Interstate 80, la dua plej longa usona ekspresvojo, iras de Kalifornio ĝis Nov-Ĵerzejo

Vojo estas identigebla pado inter du aŭ pluraj geografiaj lokoj. Vojoj povas esti preparitaj, ekzemple per pavimo, por faciligi la suriradon, tamen tio ne estas deviga. Historie multaj vojoj estis rekoneblaj sen formalaj konstruaĵoj.

Laŭ Francisko Azorín vojo estas Spaco trairota por sin movi de unu loko al alia. Loko speciale preparita por veturiloj aŭ piedirantoj. Spaco trairita de moviĝanta korpo.[1] Li indikas etimologion el la latina via (vojo). Kaj li aldonas la terminojn fervojo, por vojo kun reloj por vagonaro; vojkruciĝo, por loko, en kiu du aŭ pluraj vojoj renkontiĝas transverse; vojforko, aŭ duforkiĝo, por loko, kie unu vojo dividiĝas en du; subvojo, supravojo, akvovojo, tramvojo, ĉefvojo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 212.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne