Volto

La volto (simbolo: V) estas mezurunuo de elektra tensio (alinome "potenciala diferenco") kaj de elektromova forto. Ĝi estas la oficiala mezurunuo por tensio kadre de la Sistemo Internacia de Unuoj. Oni nomis ĝin omaĝe al la itala fizikisto Alessandro Volta (1745–1827), kiu inventis la unuan modernan pilon, kiu transformas kemian energion en elektran.

Unu volto estas difinita kiel la potenciala diferenco (tensio) inter la du finoj de tia konduktilo, en kiu unu ampero da elektra kurento produktas povumon de unu vato.

Tial, oni povas prezenti volton per la jenaj rilatoj inter aliaj internaciaj unuoj:


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne