Volumeno

Konuso, sfero kaj cilindro de radiuso r kaj alto h

La volumeno estas la spaco okupata de iu korpo.

Francisko Azorín havigas la saman difinon de volumeno nome Spaco okupata de korpo.[1] Li indikas etimologion el la latina volumen (volumeno). Kaj li aldonas la terminon volumenmetro, por aparato por mezuri volumenojn de korpoj; kaj volumenmetrio.[2]

La formulsignalo jenas  V. La SI-unuo estas  m3 (kubmetro).

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 213.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne