Wanda Zamenhof | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1893 en Varsovio |
Morto | 30-an de julio 1954 (61-jaraĝa) en Varsovio |
Mortokialo | Trafikakcidento ![]() |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Universitato de Varsovio - okulkuracado (–1921) ![]() |
Familio | |
Patro | Maksymilian Frenkiel ![]() |
Edz(in)o | Adamo Zamenhof (1923–) ![]() |
Infano | Louis Christophe Zaleski-Zamenhof ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto okulkuracisto ![]() |
Wanda ZAMENHOF, naskiĝinta Wanda FRENKEL, (naskiĝis la 19-an de julio 1893 en Varsovio, mortis samloke la 30-an de julio 1954 pro akcidento) estis varsovia okulkuracistino kaj esperantistino.
Wanda Frenkel ekstudis medicinon en Laŭzano, daŭrigis en Moskvo kaj finis en Varsovio en 1922. La 17-an de majo 1923 ŝi edziniĝis al Adamo Zamenhof, filo de L. L. Zamenhof. La 23-an de januaro 1925 naskiĝis ilia filo, Ludoviko.
En la jaroj 1922-1939 Wanda Zamenhof laboris kiel okulkuracisto en la urba malsanulejo de Varsovio, en fako gvidata de ŝia edzo. Krome ŝi laboris en socia malsanula kaso kaj ambulatorio ĉe la strato Zamenhofa, iam fondita de LLZ.