Winston Churchill

La Tre Honorinda
Sir Winston Leonard Spencer Churchill
  OM KRS RAA
Nobel-premiito
Winston Churchill
Winston Churchill
Persona informo
Winston Churchill
Naskonomo Winston Leonard Spencer Churchill
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
en Anglio Blenheim, Oxfordshire, Anglio
Morto 24-an de januaro 1965 (1965-01-24) (90-jaraĝa)
en Anglio Hyde Park, Londono, Anglio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo St Martin's Church, Bladon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikana
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko DublinoPalaco Blenheim vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo Harrow
St George's School, Ascot (en) Traduki
Royal Military College, Sandhurst (en) Traduki
Stoke Brunswick School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa
(1900–1904, 1924–1964)
Liberala
(1904–1924)
Familio
Patro Randolph Churchill Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jennie Jerome Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jack Churchill (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Clementine Churchill
Infanoj Diana Churchill, Randolph Churchill, Sarah Tuchet-Jesson, Marigold Churchill, Mary Soames
Profesio
Okupo politikisto
scenaristo
biografo
ŝtatreprezentanto
oficiro
aŭtobiografo
ĵurnalisto
pentristo
historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj A History of the English-Speaking Peoples ❦
La Dua Mondmilito ❦
A Traveller in War-Time vd
Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando
Dum 26-a de oktobro 19517-a de aprilo 1955
Antaŭulo Clement Attlee
Sekvanto Anthony Eden
Dum 10-a de majo 194027-a de julio 1945
Antaŭulo Neville Chamberlain
Sekvanto Clement Attlee
Ministro de Financoj
Dum 6-a de novembro 19244-a de junio 1929
Antaŭulo Philip Snowden
Sekvanto Philip Snowden
Ministro de Enlando
Dum 19-a de februaro 191024-a de oktobro 1911
Antaŭulo Herbert Gladstone
Sekvanto Reginald McKenna
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉErĉil] (naskiĝis la 30-an de novembro 1874, mortis la 24-an de januaro 1965) estis brita politikisto, armeoficiro kaj verkisto, ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua Mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. En 1940 la lando de Churchill staris sola kontraŭ Hitlero (antaŭ la eniro de Usono kaj tiu de Sovetunio en la militon). Kune kun Stalino kaj Franklin D. Roosevelt, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo. Kiel ĉefministro, Churchill kondukis Brition al venko en la Dua Mondmilito. Churchill estis reprezentanto en kvin regotempoj dum sia kariero kiel Membro de la Parlamento (MP). Ideologie li estis apoganto de la ekonomia liberalismo kaj de la Brita imperiismo, kaj komencis kaj finis sian parliamentan karieron kiel membro de la Konservisma Partio, kiun li estris el 1940 al 1955, sed dum dudek jaroj el 1904 li estis elstara membro de la Liberala Partio.

Naskiĝinta en Oxfordshire al aristokrata familio de la Duklando de Marlborough, Churchill estis filo de Lord Randolph Churchill kaj Jennie Jerome. Aliĝinta al la Brita Armeo, li vidis militagadon en Brita Hindio, la Sudan-angla Milito (ekzemple en la batalo de Omdurman proksime de Kartumo) kaj en Bura milito en nuna Sudafriko, akirante famon kiel milit-ĵurnalisto kaj verkante librojn pri siaj kampanjoj. Elektita MP en 1900, dekomence kiel konservativulo, li ŝanĝis al la Liberaloj en 1904. En la liberala registaro de H. H. Asquith, Churchill servis kiel Ministro de Komerco, Ministro de Enlando, kaj Unua Lordo de Almiraltaro, dum kiu li entreprenis reformon de prizonoj kaj de sociala sekureco de laboristoj. En la Unua mondmilito li partoprenis plani la katastrofan militiron de Kalipolis; kiam ĝi montriĝis katastrofa, li rezignis el la registaro kaj servis en la regimento de Reĝaj Skotaj Fuzilistoj en la Okcidenta Fronto. En 1917 li revenis al la registaro kun David Lloyd George kiel Ministro de Municioj, kaj estis poste Ministro pri Milito, pri Aerarmeo, kaj pri Kolonioj. Post du jaroj ekster la Parlamento, li servis kiel Ministro de Financoj en la konservativa registaro de Stanley Baldwin kaj revenigis la Britan pundon en 1925 al la ora normigo kun sia antaŭmilita kurzo, kio estis konsiderata kreo de deflacia premo en la brita ekonomio.

Elpostenigita dum la 1930-aj jaroj, Churchill ekestris la alvokon por Brita rearmigado por kontraŭstari la kreskantan minacon el la Nazia Germanio. Je la eksplodo de la Dua Mondmilito, li estis renomumita Unua Lordo de la Almiraltaro. Post la rezigno de la ĉefministro Neville Chamberlain en 1940, Churchill anstataŭis lin. Churchill kontrolis la Britian eniron en la Aliancanaj militklopodoj, kio rezultis en venko en 1945. Lia militepoka estreco estis ĝenerale laŭdita, kvankam kelkaj el liaj decidoj montriĝis polemikaj. Post la malvenko de la Konservativuloj en la ĝenerala balotado de 1945, li iĝis Opoziciestro. Jam komence de la Malvarma Milito kun la Sovetunio, li publike avertis pri "fera kurteno" de Soveta influo en Eŭropo kaj propagandis la eŭropan unuecon. Li estis elektita ĉefministro en la ĝenerala balotado de 1951. Lia dua regotempo estis okupita de eksterlandaj aferoj, kiel la Malaja Ribelo, la insurekcio Maŭ Maŭ, la Korea Milito kaj la britapogita irana puĉo de 1953. Enlande lia registaro emfazis al dom-konstruado kaj al disvolvigo de atoma bombo. Pro malboniĝinta sano, Churchill rezignis kiel ĉefministro en 1955, kvankam li restis kiel MP ĝis la ĝenerala balotado de 1964. Je sia morto en 1965, li ricevis ŝtatajn funebrojn.

Amplekse konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la 20a jarcento, Churchill restas populara en Britio kaj en la tuta okcidenta mondo, kie li estas vidita kiel venka militepoka estro kiu ludis gravan rolon en la defendo de la liberala demokratio el la disvastigo de faŝismo. Laŭdita ankaŭ kiel sociala reformisto kaj verkisto, inter siaj multaj prenioj estis la Nobel-premio pri literaturo. Aliflanke, liaj imperiismaj ideoj — kun lia aprobo de la malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj en la subpremo de kontraŭimperiismaj movadoj kiuj celis sendependeco el la Brita Imperio — generis konsiderindan polemikaron.[1][2][3][4]

  1. "Winston Churchill: greatest British hero or a warmongering villain?", The Week, 23a de Januaro 2015.
  2. Did Churchill Cause the Bengal Famine?. The Churchill Project (8a de Aprilo 2015). Alirita 15a de Aprilo 2018.
  3. Hirsch, Afua, "If you talk about Russian propaganda, remember: Britain has myths too", The Guardian, 21a de Marto 2018. Kontrolita 15a de Aprilo 2018.
  4. Raw, Louise, "Feel free to enjoy Gary Oldman's portrayal of Churchill but don't forget his problematic past", The Independent, 23a de Januaro 2018. Kontrolita 15a de Aprilo 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne