XML

Pri la aliaj signifoj de XML rigardu en XML (apartigilo).


grafika ilustraĵo de simpla XML-dokumento

XML, mallongigo de la angla eXtensible Markup Language (etendebla marklingvo) estas komputila lingvo por sendi kaj ricevi strukturitan informon inter komputiloj kaj homoj, ofte tra la TTT. Se informo estas sendebla kiel tekstaranĝo, ĝi estas sendebla kiel XML. XML fariĝas la lingvo universala de teksta datumo.

Kiel HTML, XML estas lingvo de koderoj (vortoj interkrampitaj de < kaj >) kaj atribuoj. Sed en XML mem ne ekzistas koderoj kun fiksitaj signifoj. Por konkreta uzo oni devas difini apartan XML-an "dialekton" kun markoj kaj atribuoj por certa uzo (aŭ reuzi jam elpensitan dialekton).

Pro tio, XML eble ŝajnas malpli utila ol HTML, sed la inverso pravas. Pro la disigo de kodo kaj signifo:

  • XML ne havas fiksitan aron de koderoj, kiel HTML, sed estas senfine etendebla.
  • XML ebligas la disigon de informoj kaj ĝia aspektigo. HTML miksas informon kun instrukcioj pri la montrado. Por montri la informon en formo nova, parte aŭ malsame, oni devas verki novan paĝon. Sed la sama informo, aranĝite kiel XML, estas flekseble montrebla en diversaj formoj. Aldone, la XML estas procezebla por tute aliaj celoj.

Ĉar XML estas regulema kaj teksta, XML-a dokumento estas facile riparebla por homo, kaj procesoroj por XML estas facile verkeblaj.

Ĉar XML estas teksta, ĝi ja ne estas kompakta, sed pro la kunpremiloj gzip kaj zip, kaj la aŭtomata kunpremado de HTTP, tio ne gravas.

XML estas limigita formo de SGML. SGML mem, kutime uzita por teknikaj dokumentoj, estas multe pli ĝenerala ol XML, sed tro kompleksa por multaj. XML estas la trafa subaro.

XML estas pli ĝenerala ol HTML. HTML ankaŭ estas "dialekto" formo de SGML, sed HTML kiel lingvo por transdoni informon tra la reto -- al homoj, al komputiloj -- estas fariĝinta tro malfleksebla kaj limigita kaj nun bezonas TTT-legilon tro grandan kaj "dinosaŭran" (precipe por interpreti la multan malbonkvalitan HTML-on). XML estas pli ĝenerala, malgranda, regulema, traktebla kaj fleksebla ol HTML aŭ iu ajn malnova metodo de tekstaranĝo'.

XHTML estas HTML refarita laŭ la reguloj de XML. La transira formo XHTML 1.0 estas uzebla kaj kiel malnova HTML, kaj kiel efektiva XML. Versio 1.1 estas tamen pure XML-a. XHTML 1.0 estas treege kongrua kun HTML 4. HTML ne plu evoluos: ne estos HTML 5, sed anstataŭe versioj de XHTML, kiu prenos la rolon de HTML.

Per XSLT oni povas transformi ajnan XML-an dokumenton de unu XML-a dialekto en alian, en HTML-on, aŭ eĉ en tute aliajn dokumentospecojn kiel PDF, PostScript, plata teksto, ktp. XSLT mem estas XML-a dialekto, aparte aranĝita por difini tiajn transformadojn.

La plej novaj TTT-legiloj komprenas XML-on, sed por montri TTT-paĝon, la XML ne sufiĉas, ĉar XML nur priskribas la informon, ne la interpreton aŭ aperigon de la informo sur la paĝo. Por tio, oni devas uzi ilon de XSLT aŭ stilfolion (CSS). Iuj TTT-legiloj povas tamen rekte montri ankaŭ "nudan" XML-on en kruda maniero (arba formo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne