Zeno

Por samtitola artikolo vidu la paĝon ZEN.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Ensō, simbolo forte identigita kun Zeno. Ilustraĵo fare de Kanĵuro Ŝibata la 20-a (ĉ. 2000).

Zeno (japane  (ぜん), zen IFA:[zeɴ]) estas branĉo de la mahajana tradicio de budhismo kaj estas metodo por eniri en perfekte trankvilan stabilecon de la menso pere de meditado.[1]

Ĝi estas budhisma skolo, kiu naskiĝis en Ĉinio ĉirkaŭ la epoko de la dinastio Tang kiel branĉo Ĉan, aparte disvolviĝinta en Japanio, de mistika komunikiĝo kun la naturo, ekster ĉia intelekta aktiveco.[2] Al Japanio ĝi venis el Ĉinio en la jaro 538, kaj plej multe ĝin disvastigis Eisai (1141-1215). El Ĉinio, zeno disvastiĝis suden al Vjetnamio, norden al Koreio kaj orienten al Japanio.

Zeno similas al jogo, por detrui la internan memon de la konsekrata persono servas koncentriĝo al nesolvebla demando (koano). Ĝi karakteras per la praktiko de meditado en la lotusa teniĝo (Japane, zazen; Ĉine, co-ĉ'an kaj la uzado de koan (Ĉine, kung-an), same kiel la lumiga (kleriga) sperto de satori (spirita vekiĝo).

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro
  2. Malnova Plena Ilustrita Vortaro

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne