Filmo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri produkto de kino. Por informoj pri filmbendo, vidu la artikolon Filmo (fotografio).
Kinejo por rigardi filmojn.
Kinkamerao de la fratoj Lumière.
Projektilo FH99-35/70 kie videblas la du filmujoj.
Projekciilo de 35 mm.

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj — artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.

Laŭ Akademia Vortaro (citanta la 8-an oficialan aldonon), «filmo» estas «1. Bendo kovrita de fotoemulsio. 2. Tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon». Laŭ Francisko Azorín filmo estas Impresebla membrano, el celuloido aŭ simila substanco, uzata por fotografado. Banderolo de rivelitaj sinsekvaj fotografaĵoj, kiujn oni projekcias sur ekranon en kinematografejo.[1] Li indikas etimologion el latina filamentum (fadenaĵo),[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj filmi, por fotografi sur filmo; filmokaseto, por speciala ujo por la uzado de filmoj en fotografmaŝino; kartoĉofilmorulfilmo, por cilindroforma volvaĵo de filmo k. nigra papero; filmoteko, por kolekto de filmoj k. ejo por konservi ĝin.[2]

Kiel en ĉiuj artaj spektakloj, kinematografa verko — aŭ filmo — destiniĝas ĝenerale al publiko, kunigita tiuokaze en dediĉita loko, tiel nomata kinejo. Pro la multaj formoj de filmoj kiuj aperis kaj aperas nuntempe kaj pro la krea diverseco, la kino estas malfacile difinebla. La kreado de rakontoj kun movantaj bildoj kompreneble ne difinas la fakon, ĉar ekzistas filmoj "sen-intrigaj", ekzemple, la dokumentaj filmoj, la poeziaj filmoj kaj la abstraktaj filmoj.

Oni vidis filmojn sen ŝajna movo, kiel en La jetée de Chris Marker, komponita de filmataj fotografioj, filmoj sen filmado (arkivaj filmoj, eksperimentaj filmoj, kiel tiuj de Martin Arnold, aŭstria reĝisoro kiu majstris reĝisori filmojn kun "trovata filmobobeno"), filmoj sen muntado kiel kutimis fari la Fratoj Lumière, filmoj sen sono (mutaj filmoj, kompreneble, sed ankoraŭ eksperimentaj silentaj filmoj kaj eĉ ekzistas filmoj sen bildoj kiel atestas la nursona filmo de Walter Ruttmann, nome Weekend.

Nek oni povas referenci al la fama filmobobeno por reprezenti kinon ĉar la tutnovaj bit-teknikoj revolucias tiun procedon. Ne, kino estas fako kiu neniel similas al aliaj artoj sen tamen estas multforma, multvizaĝa kaj, kiel la aliaj artoj, ĉiam evoluanta.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. 2,0 2,1 Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne