Aldomigo

Kiel oni hejmigis katojn - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Hundoj kaj ŝafoj estis inter la unuaj animaloj aldomigitaj.
Ŝafaro montranta gregeman konduton dum ŝafhunda konkurenco.

Aldomigihejmigi sovaĝajn aŭ naturajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredado kaj uzado fare de homoj. Parolante pri aldomigitaj plantoj (iom metafora uzado de "aldomigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicino aŭ alia uzado.

Aldomigo estas eltenita mult-generacia rilataro laŭ kiu unu grupo de organismoj ricevas gravajn gradon de influo super la reproduktado kaj zorgado de alia grupo por sekurigi pli antaŭvideblan havigon de rimedoj el tiu dua grupo.[1] Charles Darwin agnoskis la malgrandan nombron de trajtoj kiuj faris aldomigitajn speciojn diferencaj el ties naturaj prauloj. Li estis ankaŭ la unua kiu agnoskis la diferencon inter konscia selekta bredado en kiu homooj rekte selektas por atingo de dezirataj trajtoj, kaj nekonscia selekto kie trajtoj evoluas kiel krom-produkto de natura selekto aŭ el selekto al aliaj trajtoj.[2][3][4] Estas genetika diferenco inter aldomigitaj kaj naturaj populacioj. Estas ankaŭ tia diferenco inter la aldomigaj trajtoj kiuj laŭ esploristoj estis esencaj je la fruaj stadioj de aldomigo, kaj la plibonigaj trajtoj kiuj estis aperintaj ekde la disiĝo inter naturaj kaj aldomigitaj populacioj.[5][6][7] Aldomigaj trajtoj estas ĝenerale fiksitaj ene de ĉiuj aldomigitoj, kaj estis selektitaj dum la komenca epizodo de aldomigo de tiu animalo aŭ planto, dum plibonigaj trajtoj estas nur en proporcio de aldomigitoj, kvankam ili povus esti fiksitaj en individuaj bredadoj aŭ regionaj populacioj.[8][9][10]

La hundo estis la unua aldomigito,[11][12][13] kaj ili setlis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, tre antaŭ kultivado kaj antaŭ la aldomigo de aliaj animaloj.[14] La arkeologia kaj genetika informaro sugestas ke longdaŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj aldomigitaj bestoj – inklude azenojn, ĉevalojn, nov- kaj malnov-mondajn kameledojn, kaprojn, ŝafojn, kaj porkojn – estis ofta.[9][15] Pro sia gravo por homoj kaj sia valoro kiel modelo de evoluciaj kaj demografiaj ŝanĝoj, aldomigo estis alloginta sciencistojn el arkeologio, paleontologio, antropologio, botaniko, zoologio, genetiko, kaj la mediscienco.[16]

  1. Zeder MA (2015). "Core questions in domestication Research". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 112 (11): 3191–8. doi:10.1073/pnas.1501711112. PMC 4371924. PMID 25713127.
  2. Darwin, Charles (1868). The Variation of Animals and Plants under Domestication. London: John Murray. OCLC 156100686.
  3. Jared Diamond (1997). Guns, Germs, and Steel. Chatto and Windus London. ISBN 978-0-09-930278-0.
  4. Larson, G.; Piperno, D. R.; Allaby, R. G.; Purugganan, M. D.; Andersson, L.; Arroyo-Kalin, M.; Barton, L.; Climer Vigueira, C.; Denham, T.; Dobney, K.; Doust, A. N.; Gepts, P.; Gilbert, M. T. P.; Gremillion, K. J.; Lucas, L.; Lukens, L.; Marshall, F. B.; Olsen, K. M.; Pires, J. C.; Richerson, P. J.; Rubio De Casas, R.; Sanjur, O. I.; Thomas, M. G.; Fuller, D. Q. (2014). "Current perspectives and the future of domestication studies". Proceedings of the National Academy of Sciences 111 (17): 6139–6146. doi:10.1073/pnas.1323964111.
  5. Olsen KM, Wendel JF. 2013. A bountiful harvest: genomic insights into crop domestication phenotypes. Annu. Rev. Plant Biol. 64:47–70
  6. Doust, A. N.; Lukens, L.; Olsen, K. M.; Mauro-Herrera, M.; Meyer, A.; Rogers, K. (2014). "Beyond the single gene: How epistasis and gene-by-environment effects influence crop domestication". Proceedings of the National Academy of Sciences 111 (17): 6178–6183. doi:10.1073/pnas.1308940110.
  7. Larson, G (2014). "The Evolution of Animal Domestication" (PDF). Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 45: 115–36. doi:10.1146/annurev-ecolsys-110512-135813.
  8. Doust, A. N.; Lukens, L.; Olsen, K. M.; Mauro-Herrera, M.; Meyer, A.; Rogers, K. (2014)
  9. 9,0 9,1 Larson, G (2014)
  10. Meyer, Rachel S.; Purugganan, Michael D. (2013). "Evolution of crop species: Genetics of domestication and diversification". Nature Reviews Genetics 14 (12): 840–52. doi:10.1038/nrg3605. PMID 24240513.
  11. Domestication. Encyclopaedia Britannica (2016). Alirita 26a de Majo, 2016.
  12. Larson G (2012). "Rethinking dog domestication by integrating genetics, archeology, and biogeography" (PDF). Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 109 (23): 8878–83. doi:10.1073/pnas.1203005109. PMC 3384140. PMID 22615366.
  13. Perri, Angela (2016). "A wolf in dog's clothing: Initial dog domestication and Pleistocene wolf variation". Journal of Archaeological Science 68: 1. doi:10.1016/j.jas.2016.02.003.
  14. Larson, G (2012)
  15. Marshall, F. (2013). "Evaluating the roles of directed breeding and gene flow in animal domestication". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 111 (17): 6153–8. doi:10.1073/pnas.1312984110. PMC 4035985. PMID 24753599.
  16. Larson, G (2013). "A population genetics view of animal domestication" (PDF). [1] Alirita la 15an de Junio 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne