Antarkto

Antarkto

Mapo de Antarkto.
Areo 14 425 000 km²
Loĝantoj 0 permanentaj loĝantoj (2015)[1]
~ 5 000 intertempaj loĝantoj
Landoj 0
Dependaj teritorioj 4 (kaj 8 terenpostuloj)
Ĉefaj lingvoj angla
hispana
franca
rusa
norvega
Horzonoj neniu
Plej grandaj urboj neniu
vdr
Adeliaj pingvenoj en Antarkto.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri antartiko.

Antarkto (alinome AntarktioAntarktidoAŭstralo [2]) estas kontinento, kiu situas en la plej suda parto de la Tero, nome en la Antarkta regiono de la Suda Hemisfero, plejparte sude de la Antarkta Cirklo, ĉirkaŭata de la Suda Oceano kaj ĉirkaŭ la Suda Poluso. Ĝi estas la kvina plej granda kontinento (kompare, Antarkto estas preskaŭ dufoje la grando de Aŭstralio), kaj la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas tie, ĉar la malaltegaj temperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj ŝtatoj ĉu teorie aŭ praktike alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14 425 000 km², 13 720 000 estas ĉiam kovrita de glacio, kio estas ĉirkaŭ 98 %; tiu glacio estas averaĝe 1.9 km dika,[3] kaj etendas al la tuto escepte la plej nordorientaj pintoj de la Antarkta Duoninsulo.

Antarkto, averaĝe, estas la plej malvarma, plej seka, kaj plej venta kontinento, kaj havas la plej altan averaĝan alton el ĉiuj kontinentoj.[4] Antarkto estas dezerto, kun jara precipitkvanto de nur 200 mm laŭlonge de la marbordo kaj multe malpli interne.[5] La temperaturo en Antarkto atingis −89.2 °C, kvankam la averaĝo por la tria kvarono (la plej malvarma parto de la jaro) estas −63 °C. Tamen el 1 000 al 5 000 perosnoj loĝas la tutan jaron ĉe la esploraj stacioj disaj tra la kontinento. Organismoj indiĝenaj de Antarkto estas multaj tipoj de algoj, bakterioj, fungoj, plantoj, protistoj, kaj kelkaj animaloj, kiaj akaroj, nematodoj, pingvenoj, fokoj kaj tardigradoj. Vegetaĵaro, kie ĝi ekzistas, estas tundro.

Kvankam mitoj kaj spekulativaĵoj pri ia Terra Australis ("Suda Tero") datas el la antikveco, Antarkto estas notita kie la lasta regiono en la Tero en la registrita historio kiu estis malkovrita kaj koloniigita de homoj, estante la unuafoje vidata nure en 1820 fare de la rusaj esploristoj Fabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni, kiuj vidis la Fimbulan Glacikampon. La kontinento, tamen, restis dumlonge forgesita dum la cetero de la 19a jarcento pro sia malfacila medio, manko de facile alireblaj rimedoj, kaj izoleco. En 1895, la unua konfirmita surteriĝo estis estrita de teamo de norvegoj.

Antarkto estas de facto kunposedaĵo, regata fare de la koncernaj partoj kiuj havas konsultan statuson ĉe la Antarkttraktata Sistemo. Dekdu landoj subskribis la Antarkta Traktaton en 1959, kaj 38 subskribis ĝin ekde tiam. Tiu traktato malpermesas militajn aktivaĵojn kaj mineralminadon, malpermesas atomeksplodojn kaj atomruban disponon, subtenas sciencan esploradon, kaj protektas la kontinentan ekozonon. Pliiĝantaj eksperimentoj estas faritaj de pli ol 4 000 sciencistoj el multaj landoj.

  1. The World Factbook: Population. CIA. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 2015-11-16.
  2. Aŭstralo en NPIV [1]
  3. British Antarctic Survey. "Bedmap2: improved ice bed, surface and thickness datasets for Antarctica" (PDF). The Cryosphere journal: 390. [2] Alirita la 4an de Marto 2017.
  4. National Geophysical Data Center. Government of the United States. Arkivita el la originalo je 13a de Junio 2006. Alirita 9a de Junio 2006.
  5. . The World at a Glance: Surprising Facts. The World Almanac (18-a de januaro 2007). Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2009. Alirita 7a de Februaro 2009.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne