Artropodoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Artropodoj

Formortintaj kaj modernaj artropodoj
Formortintaj kaj modernaj artropodoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Superfilumo: Muduloj Ecdysozoa
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Latreille, 1829
Subfilumoj kaj Klasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Artropodojartikpieduloj,[1] (science: Arthropoda; el la greka αρθρόποδα [arthropoda], arthro-, artiko + podos, piedo) estas subaro de la duflankuloj, kun taksonomia kategorio de filumo. Ili ne havas spinon, kaj havas ĝenerale malmolan ŝelon. Nome temas pri senvertebraj animaloj kiu havas ekzoskeleton (ekstera skeleto), segmentan korpon, kaj artiklitajn membrojn (parigitaj membroj). La filumo estas dividita en 5 subfilumoj: keliceratoj, heksapodoj, krustacoj, miriapodoj kaj † trilobuloj, kiuj inkluzivas proksimume 1,257,040 speciojn.[2]

Artropodoj estas karakterizitaj per siaj artiklitaj membroj kaj kutiklo farita el ĥitino, ofte mineraligita per kalcia karbonato. La artropoda korpoformo konsistas el segmentoj, kiu havas po paron de membroj. La rigida kutiklo malhelpas kreskon, kaj tiele artropodoj anstataŭas ĝin periode pere de mudo. Ties adaptablo permesis al ili iĝi la plej speci-riĉaj membroj de ĉiuj speicaroj en plej medioj. Ili havas ĉirkaŭ milionon da priskribitaj specioj, kio faras ĝin pli ol 80% el ĉiuj priskribitaj vivantaj bestospecioj, kelkaj el kiuj, malkiel plej animaloj, estas tre sukcesaj eĉ en sekegaj medioj.

Artropodoj gamas laŭ grando el la mikroskopa krustaco Stygotantulus ĝis la Japana aranekrabo. La ĉefa interna kavaĵo de artropodoj estas sangujo, kiu enhavas ties internajn organojn, kaj tra kiu ties hemolimfo - similaĵo de sango - cirkulas; ili havas malfermajn cirkulajn sistemojn. Kiel ĉe ties eksteraĵoj, la internaj organoj de artropodoj estas ĝenerale konstruitaj de ripetaj segmentoj. Ties nerva sistemo estas "ŝtupareca", kun parigitaj ventraj nervofadenoj kiuj iras tra ĉiuj segmentoj kaj formas parigitajn gangliojn en ĉiu segmento. Ties kapoj estas formataj de fuzio de variaj nombroj de segmentoj, kaj ties cerboj estas formataj per fuzio de la ganglioj de tiuj segmentoj kaj ĉirkaŭas la ezofagon. La spira kaj ekskrecia sistemoj de artropodoj varias, depende multon el sia medio kaj el la subfilumo al kiu ili apartenas.

Ties vidkapablo dependas el variaj kombinoj de kompleksaj okuloj kaj pigment-truaj oceloj: ĉe plej specioj la oceloj povas detekti nur la direkton el kiu lumo venas, kaj la kompleksaj okuloj estas la ĉefa fonto de informaro, sed la ĉefaj okuloj de araneoj estas oceloj kiuj povas formi bildojn kaj, ĉe kelkaj okazoj, povas turniĝi por vidokapti predon. Artropodoj havas ankaŭ ampleksajn gamojn de kemiaj kaj mekanikaj sensiloj, ĉefe bazite sur modifoj de multaj ĥetoj (haretaĵoj) kiuj projektas tra siaj kutikloj. La metodoj de reproduktado kaj disvolvigo de artropodoj estas diversaj; ĉiuj surteraj specioj uzas internan fekundigon, sed tio okazas ofte per nerekta transigo de spermo tra membro aŭ la grundo, pli ol per rekta injekto. Akvaj specioj uzas ĉu internan aŭ eksteran fekundigon. Preskaŭ ĉiuj artropodoj demetas ovojn, sed skorpioj naskas vivajn junulojn post la idoj eloviĝis ene de la patrino. Artropodidoj varias el etegaj plenkreskuloj al larvoj kaj raŭpoj kiuj ne havas artiklitajn membrojn kaj finfine suferas totalan metamorfozon por produkti la plenkreskan formon. La nivelo de patra zorgado por idoj varias el nenio al longdaŭra zorgado havigita de skorpioj.

La evolucia praulo de artropodoj datas el la Kambria periodo. La grupo estas ĝenerale rigardita kiel monofiletika, kaj multaj analizoj eltenas la lokigon de artropodoj kun cycloneuralia (aŭ ties konstituantaj kladoj) en superfilumo de muduloj (Ecdysozoa). Ĝenerale tamen, la bazaj rilatoj de Metazoa ne estas ankoraŭ bone solvitaj. Same, la rilatoj inter variaj artropodaj gropoj estas ankoraŭ aktive debatitaj.

Artropodoj kontribuas al la homa manĝaĵaro kaj rekte kiel manĝo, kaj pli grave kiel polenigantoj de plantoj, ĉefe tiuj gravaj por agrikulturobestobredado. Kelkaj specifaj specioj estas konataj ĉar disvastigas kelkajn malsanojn al homoj, gregaro, kaj rikoltoj.

  1. La N.B.N.-nomo estas *Abelfilumanoj*
  2. Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne