Barato

Noto: Ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato, aŭ kun hinda subkontinento (Hindio/Hindujo), kiun oni same kiel Baraton foje nomas Hindujo.

Barato
Barata Unio, Barata Respubliko, Hindio, Hindujo, Hinda Unio, Hinda Respubliko
भारत गणराज्य
Bhārat Gaṇarājya

La flago de Barato

La blazono de Barato

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Jana-Gana-Mana
Nacia devizo: Satyameva jayate (सत्यमेव जयते)
Nur vereco triumfas
landosuverena ŝtatorespubliko • konstitucia respubliko • demokratia respubliko • federacia respubliko • dominio de Brita Imperio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nov-Delhio
Oficiala(j) lingvo(j) hindia lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) 24 lingvoj kies plej grava estas la hinda
Plej ofta(j) religio(j) hinduoj (80,46 %), islamanoj (13,43 %), kristanoj (2,34 %), siĥoj (1,87 %), budhistoj (0,77 %), ĝainistoj (0,41 %), aliaj (0,72 %)
Areo 3 287 590 km²
- % de akvo 9,5 %
Loĝantaro 1 326 093 247 (2020)
Loĝdenso 324 loĝ./km²
Loĝantoj Baratanoj
Horzono +5:30
Interreta domajno in
Landokodo IND
Telefona kodo 91
Plej alta punkto Kangchenjunga
Plej malalta punkto Kuttanad
Politiko
Politika sistemo Federacia respubliko
Ŝtatestro Prezidento Droupadi Murmu
Ĉefministro Narendra Modi
Nacia tago 26-a de januaro 1950 (respubliko)
Sendependiĝo 15-a de aŭgusto 1947
Ekonomio
Valuto Barata rupio (INR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Federacio Esperanto de Barato
vdr

Barato (ankaŭ skribita Bharato aŭ konata kiel Hinda Unio, hindie भारत गणराज्य, [barat ganaraĝja] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, respektive Respubliko Barato), estas federacia ŝtato en Suda Azio sur hinda subkontinento ĉe la Hinda Oceano. Ĝi estas la sepe plej granda lando laŭ areo, la dua plej loĝata lando (kun ĉirkaŭ 1,2 miliardoj da loĝantoj) kaj la plej loĝata demokratia lando en la mondo. Ĝi limas kun la Hinda Oceano sude, kun la Araba Maro sudokcidente, kaj la Golfo de Bengalo en sudoriento. Ĝi kunhavas landlimojn kun Pakistano okcidente;[1] Ĉinio, Nepalo, kaj Butano nordoriente; kaj Birmo kaj Bangladeŝo oriente. En la Hinda Oceano, Barato estas najbara de Srilanko kaj Maldivoj. La insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj de Barato kunhavas maran limon kun Tajlando kaj Indonezio.

La Hindia subkontinento estis hejmo de la urba Induso-civilizacio de la 3a jarmilo a.K.E. — unu el la plej fruaj civilizoj de la mondo.[2] En la venonta jarmilo, la plej aĝaj skribaĵoj asociaj kun Hinduismo ekkomponiĝis. Grandskala urbanizado okazis sur la valo de la rivero Gango en la unua jarmilo a.K.E. kio kondukis al Mahajanapado, kaj aperis kaj Budhismo kaj Ĝainismo. Plej fruaj politikaj plifirmiĝoj okazis dum la Maŭrja kaj la Gupta imperioj; la postaj duoninsulaj Mezaj Regnoj influis super kulturoj tiom for kiom ĝis Sudorienta Azio. En la mezepoko, alvenis Judismo, Zoroastrismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj aperis ankaŭ Siĥismo, ĉiuj el kiuj aldonis al la mondoregiono diversajn kulturojn. Multo el la nordo falis al la Delhia Sultanlando; la sudo estis unuigita sub la Viĝajanagara imperio. La lando estis unuigita en la 17a jarcento fare de la Mogola Imperio. En la 18a jarcento, la subkontinento venis sub la Maratha Imperio kaj en la 19a jarcento sub la Brita Orienthinda Kompanio, kio poste ŝanĝiĝis al Britkrona regado. Naciisma movado aperis en la fino de la 19a jarcento, kio poste, sub Mahatma Gandhi, famiĝis pro la propagando por neviolenta rezistado kaj kondukis al la sendependeco en 1947.

En 2017, la ekonomio de Barato estis la sesa plej granda laŭ MEP kaj la tria plej granda laŭ akirpova komparo.[3] Post ekonomiaj reformoj baze sur merkatoj en 1991, Barato iĝis unu el la plej rapide kreskantaj ĉefaj ekonomioj kaj estas konsiderata ĵus industriita lando. Tamen ĝi daŭre frontas defiojn pro malriĉeco, korupto, malsufiĉa nutrado kaj neadekvata publika sansistemo. Kiel ŝtato kun atomarmiloj kaj mondoregiona potenco, ĝi havas la duan plej grandan armeon en la mondo kaj rangas la kvina laŭ militarmea elspezo inter ŝtatoj. Barato estas federacia respubliko regata laŭ parlamenta reĝimo kaj konsistas el 29 subŝtatoj kaj 7 unuigaj teritorioj. Barato estas ankaŭ agnoskata pro sia ampleksa kinarto, riĉa kuirarto kaj fekundega naturo kaj vegetaĵaro. Ĝi estas plurisma, multlingva kaj mult-etna socio kaj estas ankaŭ hejmo al diverseco de naturo en vario de protektitaj habitatoj. Barato estas membro de ASEAN Plus Tri.

  1. La registaro de Barato konsideras ankaŭ Afganion kiel lima lando, ĉar ĝi konsideras la tutan Kaŝmiron kiel parto de Barato. Tamen, tio estas sub polemiko, kaj fakte la regiono borde kun Afganio estas administrata de Pakistano. Fonto: "Ministry of Home Affairs (Department of Border Management)" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 17a de Marto 2015. [1] Alirita la 18an de Marto 2018.
  2. Wright: "The Indus civilisation is one of three in the 'Ancient East' that, along with Mesopotamia and Pharaonic Egypt, was a cradle of early civilisation in the Old World (Childe 1950). Mesopotamia and Egypt were longer-lived, but coexisted with Indus civilisation during its florescence between 2600 and 1900 B.C. Of the three, the Indus was the most expansive, extending from today's northeast Afghanistan to Pakistan and India." Wright 2010.
  3. "World Economic Outlook Database, October 2017 – Report for Selected Countries and Subjects". Internacia Monunua Fonduso (IMF). Arkivita el la originalo en 31a de Januaro 2018. [2] Alirita la 18an de Marto 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne