Belartoj

Arto > Belartoj


La belartoj estas nocio tradicie aplikata al kampoj de la homa agado, kiun oni konsideras arto en estetika senco, do arto kiu celas ĉefe al beleco. Kontraste al tio la metiartoj, la metioj, servas al praktika celo. Ekzemple ekspoziciita tekruĉo, kiu ne funkcias estas belartaĵo, sed tekruĉo servanta kiel ujo por teo estas metiaĵo.

En klasika Eŭropo, dum la 18-a jarcento, validis la listo de ses belartoj, nome: arkitekturo, skulptarto, pentrado, muziko, gravuro kaj desegnado. Pli modernaj inventaĵoj pretendis je sekvaj lokoj en la listo: fotografio volis esti la sepa belarto, kino la oka belarto, kaj tiel plu...

Jam siatempe la listo ĉiuokaze malagnoskis multajn artojn, kiuj zorgas pri belo. Certe en orientaziaj landoj oni pli volonte enkalkulus belskribon ol gravuron. Kaj en Eŭropo mem, tiu listo silentis pri artoj rigardataj kiel duarangaj ekzemple teatro, teksarto, meblarto...


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne