Celulozo

bildigo de celuloza polimero laŭ la Haworth-formuligo
glukoza dimero, bildigata en "seĝa formacio"

Celulozo estas polisaĥarido, polimero de glukozo. Ĝia kemia formulo estas (C<C6H10O5)n (n estas inter 200 kaj 10000). Ĝi estas la ĉefa materio en la vegetaloj, precipe en la planta ĉelmuro (masa procentaĵo en plantroj proksimume 50 ) 50 %). Sekve temas pri la plej grandkvanta organika kemia kombinaĵo sur la tero, kaj ankaŭ pri la plej grandkvanta polisaĥarido. Celulozo estas ne-disbranĉigita polisaĥarido, kiu konsistas el pluraj centoj ĝis dekmilo da β-D-glukozo-molekuloj en (1→4)β-glikozida interligo. La substanco estas kreita en la plasma membrano de la plantoj kaj interretiĝas al fibraj strukturoj. La aranĝo de la celulozaj fibretoj estas direktata pere de mikrotubetoj en la plantaj ĉeloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne