Chaetognatha

Makzela organo de ĥetognato de la genro Sagitta.
Ilustracja
Brockhaus-Efron Chaetognatha

Chaetognatha, signife har-makzeluloj, adapteblaj al ĥetognatoj kaj foje konataj kiel sagovermoj, estas filumo de predantaj marvermoj kiuj estas grava komponanto de planktono tutmonde. Ĉirkaŭ 20% el la konataj specioj estas bentaj, kaj povas esti ligitaj al algoj kaj rokoj. Ili troviĝas en ĉiuj maraj akvoj, el surfacaj tropikaj akvoj kaj neprofundaj tajdaj akvejoj al la profunda maro kaj polusaj regionoj. Plej ĥetognatoj estas travideblaj kaj torpedo-formaj, sed kelkaj marprofundaj specioj esta oranĝkoloraj. Ili gamas laŭ grando el 2 al 120 milimetroj.

Estas pli ol 120 modernaj specioj atribuitaj al ĉirkaŭ 20 genroj.[1] Spite la limigitan diversecon de specioj, la nombro de individuoj estas granda.[2]

  1. "World Register of Marine Species". Alirita la 24an de Aprilo 2018.
  2. Bone, Q.; Kapp, H.; Pierrot-Bults, A. C., eds. (1991). The Biology of Chaetognaths. London: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-857715-7.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne