Energio

La vorto energio devenas de la greka "energeia" ( ἐνέργεια) kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto, kiu permesas mezuri la kapablon de materio produkti laboron.

Tra la historio de scienco, energio estis esprimata per pluraj malsamaj unuoj, tiaj ergoj kaj kalorioj. Nuntempe, la akceptata mezurunuo pri energio estas la ĵulo, unuo de energio de la Internacia Sistemo SI. Krom la ĵulo, aliaj unuoj de energioj inkludas la kilovathoron (kWh) kaj megatunon da ekvivalento de nafto (Mten). Ili estas multe pli grandaj unuoj de energio.

Laŭ variaj fizikaj procezoj, en fiziko oni distingas specojn de energio:

Alia distingo:

Rezulte de la ekzisto de principo de konservado de energio, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de la naturo. La senco de la principo de konservado de energio estas en tio, ke energio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nome energetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.

En pure praktika vidpunkto, energetiko estas scienco pri la energio kaj branĉo de la ekonomiko, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio. En 2003 la tutmonda konsumo da energio estis pli ol 10 500 milionoj da tunoj da ekvivalento de nafto (Mten): el kio 2 400 Mten da karbo, 3 600 Mten da nafto, 2 300 Mten da natura gaso, 610 Mtep de nuklea energio, 590 Mten da akvoelektra energio kaj ĉirkaŭ 950 Mten da biomaso kaj kvantetoj eĉ pli malgrandaj da geovarma, suna aŭ venta energio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne