Frukto

Bananoj, (ĝarden)fragoj kaj citrusoj (oranĝo, mandarino, citrono, limeo)
Fruktoj: granato, piroj, pomoj, bananoj, oranĝo kaj gujavo
Fruktoj kaj legomoj en bazaro, La Boqueria, Hispanujo.
Ananaso
Vinberoj en vito
Grapfrukto
La matura figo

Frukto (el la latina fructus), en plantoscienco, estas planta organo, kiu protektas la semojn. Propra al la florplantoj, ĝi sekvas al la floro, el karpelaro, kiu aliformiĝas post fekundiĝo. Ĉiutage, kaj ĉefe en la kuirado, oni uzas tiun vorton por la dolĉaj, karnodikaj manĝeblaj vegetaĵoj, kaj tiuj ne ĉiam estas veraj fruktoj. Kelkaj gimnospermoj havas bero-similajn falsajn fruktojn kiel ĉe taksuso, junipero. Metafore, frukto estas samsignifa vorto por rezulto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne