Hajnana cervo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hajnana cervo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervinae
Genro: Cervus
Specio: C. eldii
Cervus eldii
(M'Clelland, 1842)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hajnano cervo (Cervus eldi nuinanus aŭ siamensis) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en Hajnan-insulo de Ĉinio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Hindio. Ĝiaj haroj estas ruĝbrunaj kaj ĝia ventro grizblanka. Laŭlonge de la spino estas nigra strio, kaj ambaŭflanke de ĝi estas grizblankaj makuloj. En vintro, kiam elkreskas longaj haroj, la makuloj malaperas, kaj en la sekvanta printempo ili denove vidiĝas kiel antaŭe. La juna hajnan-a cervo surhavas blankajn makulojn, ĝia harkoloro estas harmonia kaj la makuloj sur la koksoj ne evidentiĝas. Ĝia korpo estas ĉ. 180 centimetrojn longa, altas 107-115 centimetrojn, kun vosto ĉ. 20 centimetrojn longa, kaj pezas 60-80 kilogramojn. La hajnan-aj cervoj ŝatas vivi en arbedaroj aŭ marĉoj kun abundaj herboj malpli ol 200 metrojn super la marnivelo, pro tio ili estas nomataj ankaŭ marĉocervoj. Ili havas larĝajn parhufojn, kiuj faciligas al ili iri en marĉo. Tage la cervoj sin kaŝas en arbedaro kun densaj herboj. Frumatene kaj vespere ili serĉas manĝajojn. Ili manĝas ĉefe diversajn herbojn, fragmitojn kaj aliajn marĉajn vegetaĵojn, kaj krome, ankaŭ arbofoliojn kaj ŝosojn. La cervoj ŝatas leki alkalan teron. Ili havas akran vidkapablon, kuras rapide, lertas en saltado kaj ankaŭ estas singardemaj. En printempo kaj somero la vircervoj kutimas vivi solaj, dum la cervinoj arete. En vintro ili vivas en grandaj aroj. La cervoj estas timemaj kaj hontemaj. Pro tio ke grandaj terpecoj, kie hajnan-aj cervoj iam vivis, fariĝis agraroj aŭ kultivejoj, ili ne povas trovi sufiĉe da nutraĵoj. En tia okazo ili devas ŝteli agrikulturajn plantojn, tiel ke multaj el ili estas kaptitaj aŭ mortigitaj. Inter marto kaj majo ili oestras kaj pariĝas. Dum tiu tempo ofte okazas intensa batalo inter vircervoj, eĉ iuj estas vunditaj je okuloj. La venkinto okupas Ia cervinojn. Post kiam la cervino gravediĝas, la vircervo ĝin forlasas. Antaŭ aŭ post oktobro la cervino naskas idon. En junio kaj julio la vircervo defaligas siajn kornojn, dum septembro kaj oktobro iliaj junkornoj estas plej bonaj. La hajnan-a cervo estas rara besto vivanta en la tropikaj zonoj kaj havas gravan sciencan valoron por esplori pri la faŭno de Hajnan-insulo.



From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne