Helena mitologio

La greka triopo kaj la distribuo de la tri regnoj de la Tero: Dio Zeŭso (Ĉielo), Poseidon (Maroj kaj oceanoj) kaj Hadeso (submondo). Teoj (negravaj dioj) estas la infanoj de ĉi tiu triopo.
Busto de Zeŭso trovita en Otricoli Vatikanaj muzeoj.

La helena mitologio estas aro da mitoj kaj legendoj de la antikvaj grekoj, kiu temas pri iliaj diversaj dioj kaj herooj, la naturo de la mondo kaj la origino kaj signifo de iliaj propra kultado kaj ritoj. Sur ĝi baziĝis la Greka religio, kiu iĝas gravega ilo por ke la fakuloj kaj reserĉistoj sciu pli pri la religiaj kaj politikaj institucioj de la Antikva Grekio kaj, ĝenerale, pri tiu civilizacio kaj la maniero kiel oni kreas mitojn[1].

La greka mitologio konsistas eksplicite en vasta sortimento da rakontoj kaj implicite en figuraj artoj, kiel la pentrita ceramiko kaj votaj oferaĵoj. La helena mitaro klarigis la originon de la mondo kaj detalis la travivaĵojn de bunta aro da dioj, herooj kaj aliaj mitologiaj estaĵoj. Tiuj rakontoj estis divastigitaj per parola poezia tradicio, sed ĝi supervivis ĝis nun danke ĉefe al la greka literaturo.

La plej konataj beletraj fontoj, la epopeaj poemoj Iliado kaj Odiseado, baziĝas sur la okazintaĵoj de la Troja milito. Du poemoj de la samtempulo de Homero, Heziodo, la Teogonio kaj Laboroj kaj tagoj, klarigas per riĉa rakontaro la originon de la mondo, la sekvadon de diaj regantoj kaj homaj epokoj, kaj la kialojn de la homaj tragedioj kaj oferaj kutimoj. Ankaŭ enhavas mitojn la Homeraj himnoj, kelkaj fragmentoj de epopeaj poemoj pri la Troja ciklo kaj de lirika poezio, la verkoj de damistoj de la 5-a jarcento a.K., kaj studoj de reserĉistoj kaj poetoj de la helena kaj romia tempoj, kiel Plutarko kaj Paŭzanio.

Arkeologiaj eltrovaĵoj estas ankaŭ grava fonto de detaloj pri la helena mitologio, tial kial la diversaj dioj kaj herooj tre ofte ornamis artaĵojn. Geometriaj desegnoj sur ceramikaĵoj de la 8-a jarcento a.K. prezentis ofte scenojn de la Troja cirklo kaj de la prodaĵoj de Heraklo, kaj dum postaj periodoj (arkaika, klasika kaj helena) oni kutime prezentis scenojn de la verkaro de Homero kaj aliaj por pli bone klarigi la parolan rakontadon kaj kompletigi la tiaman literaturon[2].

La greka mitologio diversmaniere kaj profunde influis sur la postaj kulturo kaj literaturo de la okcidenta civilizacio, kaj ankoraŭ restas en la karakterizaĵoj de tiuj kulturoj kaj lingvoj. Multnombraj poetoj kaj artistoj trovis inspiradon en ĝi edke la plej antikvaj tempoj ĝis nun, malkovrante nuntempajn signifon kaj gravecon de la klasika mitaro[3].

  1. Encyclopaedic Dictionary The Helios, 1952. Vol. Hellas, Art. Greek Mythology.
  2. Encyclopædia Britannica. 2002. Art. Greek Mythology.
  3. Foley, J.M., Homer´s traditional art, Eld. Pennsylvania State University Press, 1999.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne