Hispana lingvo

Hispana, Kastilia
español, castellano
Hispan-parolantaj ŝtatoj
Hispan-parolantaj ŝtatoj
natura lingvo • lingvo • moderna lingvo • homa lingvo
Castilic • West Iberian
Parolata en (vidu sube)
Parolantoj 485 000 000
Denaskaj parolantoj proksimume 400 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por inter 60 kaj 100 milionoj
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Argentino
 Bolivio
 Ĉilio
 Kolombio
 Kostariko
 Kubo
 Ekvadoro
 Salvadoro
 Hispanio
 Gvatemalo
 Ekvatora Gvineo
 Honduro
 Meksiko
 Nikaragvo
 Panamo
 Paragvajo
 Peruo
 Okcidenta Saharo
 Dominika Respubliko
 Urugvajo
 Venezuelo
Reguligita de Asocio de akademioj de hispana lingvoj (Real Academia Española kaj 21 aliaj)
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 es
  ISO 639-2 spa
  ISO 639-3 spa
  SIL SPN
  Glottolog stan1288
Angla nomo Spanish
Franca nomo espagnol
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
Vikipedio
vdr

La hispana lingvokastilia lingvo (hispane español, castellano) estas latinida lingvo origininta en la hispana historia regiono de Kastilio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.

La hispana estas oficiala lingvo en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas unu el la ses oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.

Akademio nomata Real Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Papiamento kaj la ĉabakana estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.

En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne