Horzono

Horzonoj dividantaj mapon.

La horzono estas segmento de la tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio tradicie validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time). La moderna posteulo de GMT estas Universala Tempo Kunordigita (UTK, ankaŭ konata kiel UTC ekster Esperantujo).

Ĉar la Tero turniĝas de okcidento orienten, irante de unu horzono al apuda en orientena direkto, oni devas adicii unu horon. Male, irante al okcidenta direkto, oni devas subtrahi unu horon. La meridiano de 180°, konata kiel Internacia datlinio, markas la ŝanĝon de tago kaj dato.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne