Malneta enlanda produkto

La 15 ŝtatoj kun la plej grandaj malnetaj enlandaj produktoj (Monda Banko, jaro 2016)
Lokumo Ŝtato MEP
(miliardoj da
usonaj dolaroj)
1 Usono 18 624,4
2 Ĉinio 11 199,1
3 Japanio 4 940,1
4 Germanio 3 477,7
5 Britio 2 647,8
6 Francio 2 465,4
7 Barato 2 263,7
8 Italio 1 858,9
9 Brazilo 1 774,7
10 Kanado 1 529,7
11 Korea Respubliko 1 411,2
12 Rusio 1 283,1
13 Hispanio 1 237,2
14 Aŭstralio 1 204,6
15 Meksiko 1 046,9
Mondo 73 433,6
Eŭropa Unio 18 460,6
Fonto: Monda Banko

La malneta enlanda produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio.

Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.

Tio estas

  • la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
  • plus la amortizoj
  • minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP (porkapa).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne