Nacia himno

Manuskripto de Wilhelmus (1570-aj j.)

Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo.

La vorto "himno" originas de la greka vorto Hymnos, kiu signifas "laŭda kanto". En la jaroj de naciŝtata kreado en la 19a kaj 20a jarcentoj, plej multaj nacioj adoptis la himnon per sia deklaro de nacia suvereneco. Per la nacia himno estas kutime malfermi aŭ subskribi ŝtatajn eventojn, militajn eventojn kaj ankaŭ sportajn eventojn.

Laŭnature la nacia himno devas esti mallonga. La averaĝa longo de nacia himno estas ĉirkaŭ unu minuto. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝahimna. Manpleno da landoj elektis trumpetan elvokon kiel la nacian himnon. Eŭropa koloniismo influis la transmarajn koloniojn, do landoj en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko ankaŭ adoptis himnojn laŭ eŭropa stilo.

Himno fariĝas la nacia himno de lando laŭ la konstitucio de la ŝtato (kiel en Francio), per la leĝo (kiel en Usono), aŭ nur per forto de tradicio (kiel en la kazo de Britio). Dramaj ŝanĝoj en la reĝimo aŭ aliaj dramaj eventoj foje kaŭzas ŝanĝon en la nacia himno. Ekzemple la rusa himno estis ŝanĝita kvin fojojn ekde 1833.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne