Nematomorpha

Spinochordodes tellinii kaj ties ortoptera gastiganto.

Nematomorpha (foje nomataj Gordiacea, kaj ofte konata kiel ĉevalharaj vermojGordiaj vermoj) estas filumo de parazitoidaj animaloj supraĵe similaj al nematodajn vermojn en morfologio, de tie la nomo. Ili ganas laŭ grando en plej specioj el 50 al 100 milimetroj longaj kaj povas atingi en ekstremaj okazoj ĝis 2 metroj, kaj 1 al 3 milimetroj en diametro. Ĉevalharaj vermoj povas esti malkovrita en marĉareoj akvejaj depresioj, naĝejoj, rojoj, flokoj, kaj cisternoj. La plenkreskaj vermoj estas libere loĝantoj, sed la larvoj estas parazitaj de artropodoj, kiaj de skaraboj, blatoj, mantoj, ortopteroj, kaj krustuloj.[1] Oni konas ĉirkaŭ 351 nesalakvajn speciojn[2] kaj konservema ĉirkaŭkalkulo sugestas ke estas ĉirkaŭ 2000 nesalakvaj specioj tutmonde.[3] La nomo "Gordianaj" aludas al la legenda Gordia nodo. Tio rilatas al la fakto ke nematomorpha ofte liĝiĝas en nodoj.[4]

  1. Hanelt, B, F. Thomas, and A. Schmidt-Rhaesa (2005). "Biology of the phylum Nematomorpha". Advances in Parasitology. 59: 244–305. doi:10.1016/S0065-308X(05)59004-3.
  2. Zhang, Z.-Q. (2011). "Animal biodiversity: An introduction to higher-level classification and taxonomic richness" (PDF). Alirita la 25an de Aprilo 2018. Zootaxa. 3148: 7–12.
  3. Poinar Jr., G (January 2008). "Global diversity of hairworms (Nematomorpha: Gordiaceae) in freshwater". Hydrobiologia. 595 (1): 79–83. doi:10.1007/s10750-007-9112-3.
  4. Piper, Ross (2007), Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals, Greenwood Press.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne