Renesanco

Davido de Mikelanĝelo.

Renesanco estas movado de kultura, idea kaj arta reviviĝo kaj evoluo en Okcidenta Eŭropo, kiu funkciis sub la influoj de la klasikaj antikvaj modeloj, sed sukcesis superi iliajn atingojn per novaj kaj pli rimarkindaj kreivaĵoj. Tiu movado donis sian nomon al historia epoko kiu daŭris de proksimume la 15-a jarcento ĝis la 17-a jarcento (alternative kelkaj konsideras ĝin de la 15-a jarcento ĝis la 18-a jarcento).[1]

La etoso kaj ideoj de la movado koincidis kun la aktualaĵoj de tiu tempoperiodo - kaj en ilia centro estis la reviviĝo de tekstoj el klasikaj tempoj (la periodo de antikva Grekio kaj Romio), la pliiĝo de patroneco flanke de la papoj kaj la nobelaro, la evoluo de novaj teknikoj en arto (ekz. la perspektiva tekniko en pentrarto) kaj granda progreso en la kampoj de scienco.

La intelekta bazo de la Renesanco estis ĝia versio de humanismo, derivita de la koncepto de romia humanitas kaj la remalkovro de klasika greka filozofio, kiel ekzemple tiu de Protagoro, kiu diris ke "homo estas la mezuro de ĉiuj aĵoj".

Ĉi tiu nova pensaro evidentiĝis en arto, arkitekturo, politiko, scienco kaj literaturo (beletro). Tiele la renesanco havis grandan influon sur preskaŭ ĉiuj vivkampoj, sed estas konata ĉefe pro sia decida influo sur la arta mondo kiu estas reflektita en la kontribuoj de arkitektoj, skulptistoj, pentristoj kaj multfakuloj, la plej elstaraj el kiuj estis Rafaelo, Leonardo da Vinci kaj Mikelanĝelo, kiuj fariĝis la modeloj de la esprimo "Renesanca homo".[2][3]

Portreto de junulino (ĉirkaŭ 1480–85) (Simonetta Vespucci) de Sandro Botticelli.

Kvankam la invento de metala movebla tipo rapidigis la disvastigon de ideoj en la posta 15-a jarcento, la ŝanĝoj de la Renesanco ne okazis unuforme en la tuta Eŭropo: la unuaj spuroj aperis en Italio jam fine de la 13-a jarcento, precipe kun la verkaĵoj de Danto kaj la pentraĵoj de Giotto. Tiele la movado kiu ekestis en Italio kaj tie daŭris en la jarcentoj 14-a, 15-a kaj 16-a (vidu Quattrocento); en aliaj landoj ĝi sin etendis ekde la fino de 15-a jarcento ĝis la komenco de 17-a jarcento.

Estas vaste kredite, ke la Renesanco komenciĝis en la urbo de Florenco en la 14-a jarcento, kvankam kelkaj malkonsentas.[4] Diversaj teorioj estis proponitaj tra la historio por klarigi la originon de la movado kaj ĝiajn karakterizaĵojn, kaj ili temigas ĉefe la sociajn kaj civitajn kondiĉojn kiuj estis propraj al Florenco en tiu tempo same kiel al ĝia speciala politika strukturo, kiu inkludis la patronecon de la reganta familio en la urbo, nome la Medici-familio,[5] kaj la migrado de grekaj kleruloj kun iliaj tekstoj al Italio post la Falo de Konstantinopolo al la Otomanaj Turkoj.[6]

Aliaj gravaj centroj estis nordaj italaj urboŝtatoj kiel ekzemple Venecio, Ĝenovo, Milano, Bolonjo, kaj Romo dum la regado de la papoj renesancaj. El Italio, la Renesanco disvastiĝis ĉie en Eŭropo en Flandrion, Francion, la britajn insulojn, Hispanion, Portugalion, Germanion kaj aliloken.

Ekzistas ampleksa historiografio de la Renesanca periodo, sed historiistoj malkonsentas ĉu ĝi estis kultura progresado de la Mezepoko[7][8] aŭ ĉu ĝi estis periodo de pesimismo kaj nostalgio por la klasika epoko. Kvankam 19-a-jarcentaj historiistoj emis emfazi la fakton ke la Renesanco reprezentis kompletan malengaĝiĝon de la mezepoka pensmaniero kaj konduto, tamen pli modernaj historiistoj tendencas emfazi la kontinuecon inter la du periodoj.

La esprimo itale rinascita ("renaskiĝo") unue aperis en Vivoj de la artistoj de Giorgio Vasari (ĉirkaŭ 1550), angligita kiel la Renesanco (angle Renaissance) en la 1830-aj jaroj.[9]

La termino ankaŭ estis etendita al aliaj historiaj kaj kulturaj movadoj, kiel ekzemple la Karolida renesanco (8-a kaj 9-a jarcentoj), Otida renesanco (en Bizanco je la 10-a kaj 11-a jarcento), kaj la Renesanco de la 12-a jarcento.[10]

  1. "Historiistoj de malsamaj specoj ofte faros iun elekton inter longa Renesanco (oni diru, 1300-1600), mallonga (1453-1527), aŭ ie intere (la dekkvina kaj deksesa jarcentoj, kiel estas ofte adoptita en muzikhistorioj)." The Cambridge History of Seventeenth-Century Music: Volume 1, p. 4, 2005, Cambridge University Press,
  2. BBC Science and Nature, Leonardo da Vinci Alirita la 12an de Majo, 2007
  3. BBC History, Michelangelo Alirita la 12an de Majo, 2007
  4. Burke, P., The European Renaissance: Centre and Peripheries (Blackwell, Oxford 1998).
  5. Strathern, Paul The Medici: Godfathers of the Renaissance (2003)
  6. Encyclopædia Britannica, "Renaissance", 2008, O.Ed.
  7. Monfasani, John (2016). Renaissance Humanism, from the Middle Ages to Modern Times. Taylor & Francis. ISBN 978-1-351-90439-1.
  8. Boia, Lucian (2004). Forever Young: A Cultural History of Longevity. Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-154-9.
  9. The Oxford English Dictionary citas leteron de W Dyce kaj C H Wilsona al Lord Meadowbank (1837): "A style possessing many points of rude resemblance with the more elegant and refined character of the art of the renaissance in Italy." Kaj sekvajare en Civil Engineer & Architect's Journal: "Not that we consider the style of the Renaissance to be either pure or good per se." Vidu: Oxford English Dictionary, "Renaissance"
  10. Murray, P. kaj Murray, L. (1963) The Art of the Renaissance. London: Thames & Hudson (World of Art), p. 9. ISBN 978-0-500-20008-7. "...in 1855 we find, for the first time, the word 'Renaissance' used – by the French historian Michelet – as an adjective to describe a whole period of history and not confined to the rebirth of Latin letters or a classically inspired style in the arts."

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne