Sango

Sango el vundita fingro.
Sango kolektita pere de sangodonado.

Sango estas likvo de animaloj, kiu cirkulas en la arterioj, vejnoj kaj transportas spirgasojn, diversajn materialojn al kaj el la ĉeloj. Fakte oni transportas nutraĵojn kaj oksigenon al la ĉeloj, dum oni transportas metabolan forĵetaĵojn el la samaj ĉeloj.[1] Kiam ĝi atingas la pulmojn, okazas gasinterŝanĝo kiam la karbona dioksido estas difuzata for el la sango en la pulmaj alveoloj kaj la oksigeno estas difuzata en la sango. Tiu oksigenigita sango estas pumpita al la maldekstra flanko de la koro en la pulma vejno kaj eniras en la maldekstre aŭriklo. De tie ĝi pasas tra la mitra valvo, tra la ventriklo kaj sendita al la tuta korpo fare de la aorto. Sango enhavas antikorpojn, nutraĵojn, oksigenon kaj multajn aliajn komponaĵojn por helpi la korpon funkcii.

Ĉe vertebruloj la sango estas komponata el globuloj solvitaj en sangoplasmo. Plasmo, kiu konstituas 55% el la sangolikvo, estas ĉefe akvo (92% el la volumo),[2] kaj enhavas dissolvitajn proteinojn, glukozon, mineralajn jonojn, hormonojn, karbondioksidon (plasma estas la ĉefa rimedo por ekskreciprodukta transportado), kaj sangoĉeloj mem. Albumino estas la ĉefa proteino en plasmo, kaj ĝi funkcias por reguligi la koloidan osmozan premon de la sango. La sangoĉeloj estas ĉefe eritrocitoj (nomitaj ankaŭ ruĝaj sangoĉeloj aŭ globuloj), leŭkocitoj (nomitaj ankaŭ blankaj sangoĉeloj aŭ globuloj) kaj trombocitoj. La plej abundaj ĉeloj en vertebrula sango estas ruĝaj globuloj. Tiuj enhavas hemoglobinon, nome ferenhava proteino, kiu faciligas oksigentransporton per reversebla ligo al tiu spira gaso kaj ege pliigas ties solveblon en sango. Kontraste, karbondioksido estas preskaŭ tute transportita eksterĉele dissolvita en plasmo kiel jonoj de hidrokarbonato.

Vertebrula sango estas brilruĝa kiam ties hemoglobino estas oksigenita kaj malhelruĝa kiam ĝis estas senoksigenata. Kelkaj animaloj, kiaj krustacoj kaj moluskoj, uzas hemocianinon por porti oksigenon, anstataŭ hemoglobinon. Insektoj kaj kelkaj moluskoj uzas fluidaĵon nome hemolimfo anstataŭ sangon, kun diferenco ke hemolimfo ne estas enhavata en fermita kardiovaskula sistemo. Ĉe plej insektoj, tiu "sango" ne enhavas oksigenportajn molekulojn kiaj hemoglobino ĉar ties korpoj estas tro malgrandaj por ties traĥea sistemo kiu ne havigas oksigenon.

Makzelhavaj vertebruloj havas adaptan imunsistemon, bazita ĉefe sur leŭkocitoj. Tiuj helpas rezisto infektojn kaj parazitojn. Trombocitoj estas gravaj por la koaguliĝo de la sango. Artropodoj, kiuj uzas hemolimfon, havas hemocitojn kiel parto de sia imuna sistemo.

Sango estas cirkulata ĉirkaŭ la korpo tra sangaj vaskuloj pere de pumpagadi fare de la koro. Ĉe animaloj kun pulmoj, arteria sango portas oksigenon el spirita aero al la histoj de la korpo, kaj vejna sango portas karbondioksidon, ruboprodukto de metabolo produktita de ĉeloj, el la histoj al la pulmoj por esti forspirita.

Sango donas 7-10 % de la korpopezo de homoj.

Medicinaj terminoj rilataj al sango often ekas per hemo-hemato- el la greka vorto αἷμα (haima) por "sango". En terminoj de anatomio kaj histologio, sango estas konsiderata specializita formo de konektiva histo, pro ties origino en ostoj kaj estado de eblaj molekulaj fibroj en la formo de fibrinogeno.

  1. http://www.merriam-webster.com/dictionary/blood
  2. The Franklin Institute Inc. Blood – The Human Heart. Arkivita el la originalo je 2009-03-05. Alirita 19a de Marto 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-05. Alirita 2015-07-16.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne